Obama finis sian viziton en Mezoriento
  2013-03-24 16:47:45  Xiong Linping

La 23an de marto usona prezidento Obama finis sian 4-tagan viziton en Mezoriento kaj de Jordanio revenis Vaŝingtonon. Same kiel la Blanka Domo antaŭdiris, Obama en sia vizito ne prezentis sian konstrueman planon aŭ proponon pri paco. Sekve de tio arabaj amaskomunikiloj ne donis altan atenton al lia vizito, kaj la plejparto de la komentoj esprimis malesperon kaj dubon.

La 23an de marto jordania novaĵagentejo, ekzemple, publikigis artikolon, kiu komentas, ke tiu ĉi vizito de Obama al Mezoriento estas simple vojaĝo, en kiu troviĝas nenia grava enhavo de politiko. La artikolo, citante vidpunkton de loka politikisto, asertas, ke tiu ĉi vizito de Obama estas nur refoje emfazi la subtenon al Israelo.