Gravas la rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko
  2013-03-24 16:47:45  Xiong Linping

Ĉina prezidanto Xi Jinping baldaŭ faros viziton al Sud-Afriko. Okaze de tio, Tian Xuejun, la ĉina ambasadoro en Sud-Afriko, akceptis intervjuon. Li diris, ke la rilato inter Ĉinio kaj Sud-Afriko jam estas unu el la duflankaj rilatoj, kiuj disvolviĝas plej rapide kaj estas plej viglaj kaj plej gravaj.

Tian Xuejun montris, ke 2013 estas grava jaro por la amikaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko. En tiu ĉi jaro estas atentindaj jen tiuj gravaj eventoj: la 15a datreveno de la establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko, la ŝtatafera vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Sud-Afriko, kaj la 5a renkontiĝo de gvidantoj de la Brics-ŝtatoj en Durbano, Sud-Afriko.