Grava ĉefo de Al-Qaida estas mortigita en Malio
  2013-03-24 16:49:27  Xiong Linping

Posttagmeze de la 23a de marto laŭ la loka tempo, franca prezidento Hollande konfirmis la informon, ke Abou Zeid, grava ĉefo de la nordafrika filio de la organizaĵo Al-Qaida au Maghreb Islamique, estis mortigita en norda Malio. Hollande asertis, ke tio estas tre ŝlosila paŝo de la franca armeo en la kontraŭterorisma agado en Saharo.