Reformado jam eniras en profundakvan zonon
  2013-03-24 18:24:28  Xiong Linping

Antaŭtagmeze de la 24a marto, en Pekino, Zhang Gaoli, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina vicĉefministro, diris, ke la nuna reformado jam eniras en malfacilan periodon, profundakvan zonon, kaj tuŝas profundtavolan kontraŭstaron kaj alĝustiĝon de gravaj interesoj, tio estas serioza provo por la ĉina registaro.

Tion esprimis Zhang Gaoli en la jarkunveno de la ĉina altnivela forumo pri disvolvado, okazanta en Pekino. En la malfermo de la kunveno Zhang Gaoli faris salutparoladon.