Ni tre ĝojas ke la konkurso estis tiom populara kaj eĉ pli ĉar ĉiuj kandidatoj estis vere bonkvalitaj kaj la estraro longe diskutis kaj tamen bedaŭrinde ne povis subvenicii ĉiujn. Ni ankaŭ ŝatus danki al Martin Schaffer kiu kontribuuis al la konkurso nome de la fonduso „Esperanto Internacia" kaj tiamaniere ebligis nin pli kvalite helpi al sudamerikanoj.
Ni esperas ke ĉiuj gajnintoj ĝuos la tempon en Israelo kaj plibonigos la programon kaj etoson de la renkontiĝo.
La premiitoj de la subvencio estas Allan Argolo (Brazilo), Anna Maria Koniecpolska-Bień (Pollando), Dorota Rodzianko (Pollando), Ivan Camilo Quintero Santacruz (Kolombio), Poór Veronika (Hungario) kaj Szilva Szabolcs (Hungario).
[laŭ TEJO-Aktuale 348]