Laŭ legendo, en la malproksima antikva tempo en la regiono Ŝjiŝŭangbanna vivis de ĉiuj malamata feŭdulo. Li devigis iun malriĉan junulon konkursi boate kun li kaj diris al li: "Se vi malgajnos, mi senkapigos vin kaj ĵetos vian kapon en la rivero por manĝigi fiŝojn." La feŭdulo havis ŝipegon kun ŝarĝokapablo de 500 kilogramoj, dum la boato de la malriĉa junulo estis malgranda.