La nuna jaro markas la 75--an datrevenon de la likvido de la sovetia Esperanto-movado. En 1937-38 granda nombro de esperantistoj estis arestita, la plej multaj en februaro kaj marto 1938. Tiu terura ĉapitro de nia historio estis dum kvindek jaroj preskaŭ kaŝita.