Leviĝis internacia naftoprezo
  2013-05-07 18:45:10  Xu Yunying

Tiutage en la nov-jorka varborso la templima prezo de malpeza nafto por junio kreskis je 0,55 usona dolaro ĉe la fermiĝo, kaj la negoco finiĝis tiutage je la prezo de 96,16 dolaroj. En la londona borso la prezo de brent-nafto por junio kreskis je 1,27 usonaj dolaroj, kaj la negoco finiĝis je la prezo de 105,46 usonaj dolaroj.


1 2