Memorante Esther (Esti) Sebban (Saban)
  2013-07-05 20:51:19  Ĝoja

Karaj geamikoj,

Post la sciigo pri la forpaso de Esti alvenis multaj kondolencaj mesaĝoj de geamikoj kaj konatuloj en la tuta mondo. Simile kiel pasintjare por nia kara Josi, ni kolektas ilin en speciala memorpaĝo, aldonate kelkajn fotojn. Esti, nekredeble ke nun vi ne plu Estas kun ni.

Amri Wandel

Prezidanto de ELI

Mesaĝo de Amri al ELI-listo, kaj al la UEA-listoj (Komitato kaj Landa Agado)

Karaj geamikoj, Ni doloregas la forpason de Esti Sebban, nia kara kaj energiplena amikino kaj fervora s-anino. Longtempe ŝi aktivis kiel estrarano de ELI kaj ĝia reprezentanto en KAEM. Apenaŭ unu jaro post la foriro de Josi, ELI kaj la multaj e-istoj en la tuta mondo kiuj konis kaj amis ŝin perdis plian mirindan personon, ĉiam aktiva, optimisma, helpema, ŝatata de ĉiuj. Post longa lukto la malsano fine venkis, sed preskaŭ ĝis la lasta momento Esti provis kiel eble helpi kaj kontribui, eĉ en la organizado de la Azia Kongreso, en kiu ĉi mendis ĉambron, kiu bedaŭrinde restis malplena, ĉar ŝia sanstato ne plu permesis vojaĝi. Jen parto el ŝia adiaŭa letero al la estraro de ELI, en kiu ŝi agadis dum multaj jaroj:Pro mia sanstato kaj la longa foresto de la kunsidoj mi demisias de la estraro de ELI...Ĉiam post organizado de konferenco [la Azia Kongreso] (kaj mi fieras ke mi respondecas almenaŭ pri ĝia venigo al Israelo) estas sento de falo sed mi estas certa ke ni eltiros la konkludojn kaj pliboniĝos...Adiaŭas kaj ne adiaŭas, brakumon por ĉiuj Esti aŭ ne Esti [vortludo pri ŝia E-karesnomo, "Esti aŭ ne"] kaj nun Esti ne plu Estas kun ni. Se en nia memoro vi ĉiam restas.

1 2 3 4 5