Impreso pri 98a UK
  2013-08-27 18:35:13  Ĝoja

                                                                                                   Harpa, la kongresejo, fotisto Ĝoja

Estas tre honore, ke prezidanto de Islando sinjoro Ólafur Ragnar Gimsso estas la Alta Protektanto de la UK, li ankaŭ donis salutmesaĝon en la solena inaŭguro. La kongresejo estas la centro por koncertoj kaj konferencoj Harpa, kiu situas ĉe la maro kaj rigardas al la monto. La kongresejo Harpa, moderna kaj ege bela, areas 28 mil kvadratajn metrojn kaj nun estas la plej granda halo de Islando.

Kaj el raportoj en ĵurnaloj, televizioj kaj radioj, ĉiuj rejkjavikanoj, inkluzive de maljunuloj, junuloj, servistoj en hoteloj, restoracioj, butikoj kaj turismaj agentejoj kaj taksiistoj, konas nian pompan kongreson, tial ni, kongresanoj, estas varme bonvenigataj kaj respektataj.

Pro la UK, la ĉefurbo Rejkjaviko fariĝis la urbo de Esperanto.

1 2 3 4 5 6 7