Fabrício Valle: Nova redaktoro por revuo "Esperanto"
  2013-10-16 09:48:06  esperanto

Unuafoje en pli ol cent jaroj, la revuo "Esperanto" havos sian redaktejon ekster Eŭropo. La brazilano Fabrício Valle estas elektita de la estraro de UEA por transpreni la redaktoran postenon de Stano Marček, ekde la jarkolekto 2014.

"Jam en sia skriba sinprezento, Fabrício Valle montris grandan energion kaj kreemon, kaj krome tre realisman ideon pri la redaktora laboro", komentas la prezidanto de UEA, d-ro Mark Fettes. "Tiun impreson plene konfirmis mia telefona intervjuo kun li. Ni estas entuziasmaj pri la ideoj kaj kapabloj, kiujn li alportos al nia komuna afero."

Valle estis unu el ses kandidatoj por la posteno de redaktoro (unu pli ol anoncite en pli frua komuniko). Movadano ekde 1970, li okupis diversajn postenojn en la brazila movado, interalie kiel prezidanto aŭ estrarano de Brazila Esperantista Junulara Organizo (1977-81), oficisto de Brazila Esperanto-Ligo (1996-2001) kaj prezidanto de la Federacia Konsilantaro de BEL (2001-04). Li fondis kaj gvidis propran eldon-entreprenon, Zamenhof Editores, de 1987 ĝis 1995. Lastatempe li okupiĝis pri provoj kreskigi la esperantistan ekonomion kadre de la organizo Intraespo.

La redaktoraj kapabloj de Valle estas videblaj en la ok numeroj de "Brazila Esperantisto", kiujn li redaktis en la jaroj 2001-02. Enkondukante novan aspekton kaj novan teamon de kunlaborantoj, li kreis revuon kiu elstaris grafike, stile kaj enhave. Ankaŭ por la revuo "Esperanto" Valle antaŭvidas proksiman kunlaboron kun talentuloj sur diversaj kampoj, cele al revuo kiu "transformiĝos en aktivan engaĝilon, en instrugazeton por trejnado de volontuloj, en heroldon de la plej bonaj iniciatoj de la movadaj organizoj tra la mondo, en gvidilon por veteranaj kaj komencantaj E-gvidantoj, en inspiron por la esperantoj."

( el komuniko de CO de UEA)