Enhejma servo por maljunuloj
  2013-10-17 13:52:57  Lina

Saluton, karaj amikoj! Jam anticipe maljuniĝas la ĉina socio, kaj Ĉinio renkontas tiurilatajn defiojn. Nuntempe, maljuniĝas sesono de la tuta populacio en Ĉinio, kaj en 2050 prognozite triono. Kiel maljunuloj pasigu la vivon? Tio iĝas varma fokuso de la tuta socio. Ĉina oficisto Tang Zhenxing konigis, ke la serva industrio por maljunuloj restas en la komenca stadio en Ĉinio, kaj ke la socia servo por maljunuloj estas nepra.