Magia interna pentrado
  2013-10-31 16:31:21  Ĝoja


Interna pentrado estas aparta tradicia arto de Ĉinio. Ĝi fontis el pentrado en flartabaka botelo kaj estas titolita "magia arto" kaj "ĉina unika lerteco". En Boshan, la urbo de la ĉina orienta provinco Shandong, popularas "Boshan-pentrado interna". La linioj estas dikaj kaj la bildoj simplaj kaj sublimaj. En la lasta jarcento en Boshan, artistoj finplenumis pentraĵon kun 108 figuroj vivoveraj en malgranda flartabaka botelo, kaj pro tio famiĝis la boshan-stila pentrado. Ĝi temas ofte pri personoj, montoj, akvo, birdoj, floroj kaj legendoj, kaj necesas uzado de 4-aŭ-5-oble gandiga vitro por rigardi la detalojn.