Urbeto Qiandeng, naskiĝloko de Kunqu-Opero
  2014-01-22 09:04:05  Ĝoja

Antaŭ pli ol 600 jaroj dum la periodo inter Yuan-dinastio (1206-1368) kaj Ming-dinastio (1368-1644) ĉirkaŭ la urbeto Qiandeng fluis akvo kaj staris multaj pontetoj, tie homoj kviete vivis. Unu el la lokanoj nomata Gu Jian (顾坚) kombinis la muzikojn de antaŭaj dinastioj, kiaj la Tang-dinastio kaj la Song-dinastio, kun la loka popolmuziko. Naskiĝis la Kunshan-ario. Poste kunshan-a muzikisto Wei Liangfu (魏良辅) aldonis al Kunshan-ario palacajn, religiajn, naciminoritatajn kaj nordajn muzikojn, finfine formis la arion nunan preskaŭ en la jaro 1560. Ĝuste ĉar la nuna ario devenis el la Kunshan-ario, tial ĝi estis nomata "Kunqu". En ĝi oni povas trovi muzikon el Tang-dinastio(618-907), Song-dinastio(960-1279) kaj Yuan-dinastio(1271-1368), preskaǔ antaǔ 1 300 jaroj.

La kantado estas melodia kaj subtila, prononco de ĉiu ĉina ideografiaĵo havas antaŭan, mezan kaj lastan partojn, kaj aktoro devas precize kanti ĉiujn partojn. Ofte necesas 4 taktoj por unu ĉina ideografiaĵo, plie en la 4 taktoj varias la melodioj. La unikeco kaj beleco ĝuste fontas el tiaj detaloj. Ankaŭ en tio estas koncentritaj lirikismo kaj poezieco.

Komence Kunqu nur estis kantado, ne prezentado. Poste la ario estis populara kaj multaj dramistoj kreis verkaĵojn laŭ la ario, kaj iom post iom formiĝis Kunqu-Opero, kiu kombinas en si kantadon, prezentadon, literaturon, dialogon, dancon, belarton, kungfuon, ŝminkadon kaj aliajn artajn elementojn, kaj fariĝis la sinteza arto.