BICIKLADO EN BASA NORMANDIO
De la 25a ĝis la 29a de aùgusto 2014
  2014-01-27 18:08:30  Ĝoja

Bicikloj kaj biciklado :

Biciklado tre taùgas por malkovri nian regionon sur porbiciklaj aù sendanĝeraj vojetoj. Kelkfoje, vento povos malhelpi vin sed la fortaj deklivoj estas malmultaj. Kvankam la distancoj ne estos tre longaj, nepre trejniĝu antaù nia semajno. Se vi ne povos alporti vian biciklon, ni trovos surlokan solvon. Kvankam ne deviga, kasko estas tre rekomendinda.

Restado :

Klubanoj de Hérouville Esperanto gastigos vin. Vi maten- kaj vespermanĝos ĉe ili. Ili preparos por vi nevarmajn tagmanĝojn. Ni ne garantias hotelan akcepton sed, jes ja, amikan etoson !

Tarifoj kaj aliĝkondiĉoj :

- NIAJ GASTIGANTOJ POVAS AKCEPTI 10 HOMOJN, PRIORITATE EKSTERLANDAJN. Sendu vian aliĝilon nepre antaù la 15a de majo. Ni konfirmos komence de junio.

- Aliĝo : 15 €

- Restado (tranoktado, manĝoj) : 1 tago : 25 €, 5 tagoj : 75 €

Por pliaj informoj : ivnicolas@sfr.fr

(el la asocio HEROUVILLE ESPERANTO)


1 2