La 27an de januaro proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Qin Gang kritikis parolon de Katsuto Momii, nova estro de japana brodkasta asocio NHK, pri "sekssklavinoj", kaj gravmiene urĝis, ke Japanio ĝuste traktu kaj ekzamenu seriozan krimon de japana militarismo en ĝia invada milito.
Lastatempe Katsuto Momii, nova estro de NHK, diris, ke en diversaj landoj ekzistis la problemo de "sekssklavinoj" dum la Dua Mondmilito, oni ne devas kondamni nur Japanion.
Demandite pri tio tiutage en regula gazetara konferenco, Qin Gang diris, ke Ĉinio rimarkis la parolon. Estas monde konate, ke perforta varbado de "sekssklavinoj" estas la serioza kontraŭhumana krimo fare de la japana militarismo al la popoloj de suferintaj landoj dum la invada milito, kaj ĝis nun la suferintoj ankoraŭ estas serioze vunditaj mense kaj korpe.
Qing Gang diris, ke "la parolo de japanaj koncernaj personoj montris, ke iu japana forto intencas mildigi kaj nei la krimon de la japana militarismo, tio estas egala kun la eraro de japanaj gvidantoj, kiu retroturnigas la radon de la historio."
Qin Gang diris ankaŭ, ke Ĉinio serioze urĝas, ke laŭ la sinteno respondeca al la historio kaj la konscienco kaj respekto de homrajtoj Japanio ĝuste traktu kaj pensu la seriozan krimon de militarismo en la invada milito.