Plensukcesis 49a Brazila Kongreso de Esperanto
  2014-02-12 11:27:43  Ĝoja

(Dankon al Rafael Henrique Zerbetto pro lia kontribuo al la artikolo)

(De maldekstre dekstren: s-ro Afrânio Boppré, de Florianopolo/SC; la eksprezidanto de la Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO), Rafael Henrique Zerbetto; la prezidanto de la Brazila Esperanto-Ligo (BEL), Evandro Avellar; kaj s-ro Antonio Felix, de LKK.)

De la 24-a ĝis la 28-a de januaro 2014 en Florianopolo/Sankta Katarino, Brazilo, okazis la 49a Brazila Kongreso de Esperanto, kies temo estas ESPERANTO, KIAL NE? Disvastigado kaj instruado de la lingvo. Al ĝi ĉeestis pli ol 250 partoprenantoj, inter kiuj 12 eksterlandanoj.

En la kongreso estis elektita nova estraro de la Brazila Esperantista Junulara Organizo, ili estas Prezidanto: Fernando Maia Jr., kasisto: Allan Argolo, sekretariino: Anna Lobo de Carvalho. Samideano Rafael Henrique Zerbetto gvidis la unuan aktivulan trejnadon de TEJO pri Eksteraj Rilatoj en Sudameriko. Kaj samideano Josias Barbosa faris estis esperantan fulmkurson por 25 gelernantoj.

Ankaŭ okazis sukcesa KER-sesio. Petra Smidéliusz (hungarino) alvenis el Argentino gvidis la 39-an KER-ekzamensesion. La aliaj komisianoj estis Paulo Nascentes kaj Josias Barboza. Ekzameniĝis entute 15 personoj. Naŭ el ili submetiĝis al la ekzameno je nivelo B1, plie po 3 kandidatoj trapasis la ekzamenon je la niveloj B2 kaj C1. La ekzameno komenciĝis la 26an posttagmeze per la "malfacila" parto, nome la aŭskulta ekzameno, kiun sekvis la parola parto de 6 kandidatoj. La aliaj 7 kandidatoj trapasis la parolan ekzamenon la 27an antaŭtagmeze, kaj posttagmeze okazis la skriba sesio.

Laŭ REZOLUCIO de la kongreso, la brazila Esperanto-komunumo emas kaj deziras kunagi kun brazilaj registaraj instancoj, kun similcelaj movadoj, grupoj kaj personoj por stimuli laboron, efikan, planitan, daŭran kaj kunligitan pri disvastigado, pri profesinivela instruado de Esperanto en la brazila instrusistemo same kiel neformala instruado en diversaj homgrupoj, kie ajn ili bezonu kunsidi kun internaciaj celoj; kaj invitas ĉiujn Esperanto-simpatiantojn kunagadi por plena efiko en la kampoj de konsciigo kaj kapabligo por disvastigo kaj instruado de Esperanto kaj kunlabori laŭ la gvidlinioj de Brazila Esperanto-Ligo kaj Universala Esperanto-Asocio por plej efike realigi komunajn celojn de Esperanto kaj de aliaj movadoj.

(pli da informoj ĉe http://esperanto.com.br/bel/2014-02-12/rezolucio.htm)