Subtenon bezonas SUD-KIVUA SAT- AMIKARO (Kongo)
  2014-03-04 17:52:01  Ĝoja

SUD-KIVUA SAT- AMIKARO situas en Suda Kivuo, la provinco de Demokratia Respubliko Kongo (Kinŝaso) en la afrika kontinento. Ĝi estas juna (fondita en la jaro 2012), sed aktiva en E-movado. Nun ĝi klopodas por jenaj celoj :

- Disvastigas Esperanton en la tuta provinco Sud-Kivuo

- Subtenas la lernejpagon de orfoj kaj aliaj infano en mizero, kiuj lernas E-on

- Disvastigas Esperanton al junaj kaj maljunaj personoj.

- Disvastigas Esperanton per diversaj metodoj, ekzemple loka radio, filmo,muzikoj, teatrajo ktp.

Por realigi la celojn, SUD-KIVUA SAT- AMIKARO bezonas subtenon kaj helpon el Esperantujo. Ĉiu helpo estas bonvena jen la petoj :

- Lernomaterialoj por malfermi la esperantan bibliotekon kaj disdoni al lernantoj.

- Komputiloj por la interreto, kiu helpos orfojn kaj aliajn infanojn en mizero, lerni Esperanton kaj korespondi kun samideanoj tra la mondo)

- Filmetaj kaj muzikaj aparatoj ĉar ekzistas muzikista grupo kaj kinista grupo tie.

- Monkontribuo por orfoj infanoj en mizero .

- Radioriceviloj por aŭskulti radiojn en Esperanto.

Por la evoluo de nia komuna lingvon, agu samideanoj.

Kontaktanto:

JEREMIE KAHINDO Jacques, prezidento de Sud-Kivua SAT Amikaro

jeremiahrufigi@live.fr

poŝtadreso: JEREMIE KAHINDO Jacques

                  BP: 3273

                  Buyenzi/Bujumbura II/Burundi

1 2