Novaĵoj (Marto 26)Saluton, karaj amikoj, Jianping ĉi tie kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 26-a de marto, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj, en kiuj vi informiĝos pri tio, ke ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Lionon kaj komencis sian ŝtataferan viziton al Francio; Ŝtatgvidantoj de Usono, Japanio kaj Sud-koreio intervidiĝis en Hago. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.
Marde ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping atingis Lionon kaj komencis la ŝtataferan viziton al Francio.
Je la 6a horo kaj 40 minutoj posttagmeze de mardo, la speciala aviadilo de Xi Jinping atingis la flughavenon de Liono. Franca ministro pri eksterlandaj aferoj Laurent Fabius akceptis prezidanton Xi Jinping kaj lian edzinon Peng Liyuan, sendite de franca prezidento Francois Hollande.
Francio estas la dua stacio de ĉi-foja eŭropa vojaĝo de Xi Jinping. Dum la restado en Francio li vizitos la ĉefstabejon de Unesko en Parizo. Post Francio, Xi Jinping faros ŝtataferan viziton al Germanio kaj Belgio, kaj vizitos la ĉefstabejon de EU.
Tiutage la franca ĵurnalo Le Figaro publikigis lian artikolon sub la titolo Specialaj Amikoj, Kungajnaj Partneroj.
La artikolo diras: "Antaŭ 50 jaroj, per eksterordinara strategia vido kaj escepta politika kuraĝo, prezidanto Mao Zedong kaj generalo Charles de Gaulle instigis niajn du grandajn landojn al manpremo, starigante la bonan ekzemplon en la mondo por landoj kun malsamaj sociaj sistemoj por pace kunekzisti kaj komenci kungajnan kunlaboron. Nun kontinuas la grava kaj vasta influo de la evento sur internacia strategia dispozicio."
Ĝi diras ankaŭ: "En la pasintaj 50 jaroj, gvidantoj de niaj du landoj prenis disvolvadon de la ĉina-francaj rilatoj kiel prioritaton en respektiva diplomatia tagordo, agante laŭ la spirito de sendependeco kaj kun la tutmonda vido, kaj malfermante la novan paĝon de sana interago inter grandaj landoj."
Marde en Hago, Nederlando, renkontiĝis usona prezidento Barack Obama, japana ĉefministro Shinzo Abe kaj sudkorea prezidento Park Geun-hye, kiuj partoprenis en la Tria Pintkonferenco pri Nuklea Sekureco. Ili konsentis plifortigi tri-flankajn kunlaborojn inkluzive de komuna militekzercado, kontraŭmisila defendo kaj aliaj militaj aferoj por kune trakti la nuklean minacon de la korea duoninsulo.
Barack Obama diris post la renkontiĝo, ke en la pasintaj 5 jaroj la striktaj kunlaboroj inter Usono, Japanio kaj Sud-Koreio montras fortan signalon al Nord-Koreio, ke ĉia provoko kaj minaco de ĝi ricevos komunan reagon de la tri flankoj.
Usona prezidento Barack Obama diris post la Pintkonferenco pri Nuklea Sekureco en Hago, ke se Rusio ankoraŭ agos nur laŭ sia propra volo, la sankcioj de Eŭropa Unio kaj Usono kontraŭ ĝi koncernos energion, financon, armilon kaj komercon. Rusio asertis, ke ĝi ne timas pri tio.
Marde kunsidante kun reprezentantoj el rusaj novigaj kampoj, rusa ĉefministro Dmitry Medvedev diris, ke ĉiuj sankcioj ne povas forpeli tiujn, kiuj volas etendi profesiajn laborojn en Rusio, kaj Rusio daŭrigos kunlaboron kun alilandaj kompanioj de petrolo kaj naturgaso. Alexay Lihachev, rusa ministro pri ekonomia disvolviĝo, opinias, ke se Usono kaj Eŭropa Unio aplikos severajn sankciojn al Rusio, tio influos tutmondan makroekonomian indicon, precipe tiun de Eŭropa Unio. Krome rusa specialisto diris, ke nenia sankcio povas influi nacidefendan industrian sistemon de Rusio kaj la pozicion de Rusio en la monda armila merkato.
Rilate al la nuntempa situacio, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, diris, ke li instigas Rusion kaj Ukrainion fari rektan dialogon, kaj li persone faras diplomatian klopodon pri tio. Li asertis, ke ĉiuj landoj devas obei principojn de la Ĉarto de UN, inkluzive tiujn pri paca solvado de konfliktoj kaj respekto de suvereneco kaj teritoria integreco de aliaj landoj.
En la 19a de marto Krimeo komencis la laboron disdoni rusajn pasportojn al siaj civitanoj. Fomenko, vicdirektoro de la oficejo de la rusa federacio pri migrado, marde diris, ke Krimeo jam disdonis al siaj civitanoj 6 500 rusajn pasportojn, kaj ĝis nun pli ol 20 000 krimeaj civitanoj prezentis sian peticion por ricevi la rusan pasporton.
Marde la ukraina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj esprimis fortan proteston al la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj pro atako de la rusa armeo al ukrainaj trupoj en Krimeo.
Oficisto de la ukraina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris tiutage en gazetara konferenco en Kievo, ke en la lastaj tagoj rusaj trupoj perforte prenis garnizonejojn de ukrainaj trupoj kaj militŝipojn de la ukraina mararmeo en Krimeo, kaj similaj eventoj okazis kelkfoje; la ukraina registaro estas tre maltrankvila pri la perforto, psikologia premo kaj kidnapo sur ukrainaj soldatoj kaj forte kondamnas la agresajn agojn de la rusa armeo, kiuj celas eskaladi la konflikton en Krimeo.
Malajzia ĉefministro Najib Tun Razak marde diris, ke la nigra skatolo de la flugo MH370 estas la unika indikaĵo por scii, kio okazis al la aviadilo, kaj Malajzio plenforte serĉos la nigran skatolon.
Li diris, ke la serĉ-regiono estas tre defia; Malajzio bezonas specialan subtenon, ĉar ĝi ne povas plenumi la taskon sen helpo de aliaj. Li asertis, ke Malajzio ne havas la intencon kaŝi informojn al parencoj de personoj en la perdiĝinta aviadilo kaj al koncernataj aŭtoritatoj.
Merkrede ĉina esplorŝipo Xuelong atingis cellokon, kie ĉina aviadilo trovis flosaĵojn. Nuntempe la ĉina esplorŝipo Xuelong kaj aŭstralia militŝipo Success jam rekomencis serĉadon en koncernaj akvoj.
En la sama tago, la aŭstralia aŭtoritato pri mara sekureco deklaris rekomenci la serĉadon, kiu estis provizore haltigita pro malbona vetero. Ĉinio, Aŭstralio, Usono, Nov-Zelando, Japanio kaj Sud-Koreio partoprenas en la komuna serĉado.
Marie Harf, proparolanto de la Ŝtata Departemento de Usono, marde anoncis, ke merkrede usona ŝtatsekretario John Kerry iros al Jordanio kaj diskutos kun gvidantoj de Israelo kaj Palestino pri pacintertraktado.
Harf diris en regula gazetara konferenco, ke Kerry, kiu akompanis prezidenton Obama por vizito en Nederlando, jam interrompis la viziton kaj ekiris al Romo; poste li flugos al Amano, kaj tie li intertraktos kun palestina prezidento Mahmoud Abbas, kaj diskutos telefone aŭ videe kun israela ĉefministro Benjamin Netanyahu pri pacintertraktado de Palestino kaj Israelo.
Karaj amikoj, finiĝis la novaĵoj!