Solene inaŭguriĝis la 99a UK en Bonaero
  2014-07-28 15:04:49  esperanto

Je la 10a horo matene de la 26a de julio laŭ la loka tempo en Bonaero, ĉefurbo de Argentino, solene inaŭguriĝis la 99a Universala Kongreso de Esperanto, kun la kongresa temo "Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco". Al ĝi ĉeestis pli ol 600 esperantistoj el 57 landoj.

S-ro Mark Fettes, prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio prezidis la inaŭguron.

S-ro Carlo Regazzoni, urba subsekretario de Bonaero faris salutparolon.

S-ro Jorge Cabrera, prezidanto de Argentina Esperanto-Ligo, prezidanto de LKK, faris parolon.

S-ino Barbara Pietrzak laŭtlegis mesaĝon de L.C.Zaleski-Zamenhof, nepo de s-ro L. L. Zamenhof, kreinto de nia kara lingvo Esperanto.

Post salutado de reprezentantoj el diversaj landoj, la solena inaŭguro finiĝis en la akompano de la himno La Espero.