Poezia 70a IJK serĉas sian lastan verson
  2014-08-13 16:28:43  esperanto

Noto de Gufujino Ĝoja

Ĉu estas en sonĝo? Sub la luno, kun arboj, aromas teo, sonas melodioj kaj el 3-miljaro-historia ĉina muzikilo Guqin kaj brazila gitaro…tute senlima, tute libera, tute ĉinstila…

Tiel ludis ĉinaj antikvaj intelektuloj antaŭ centoj da jaroj. Nun en Brazilo mi renkontiĝas!! Estas vere imagie!

Tio estas la unua kaj plej profunda impreso mia.

Mi volas titoli "Noton de Gufujino", ne "Noton de Raportistino", ĉar mi ne estis raportistino por la IJK, sed ĉeestanto kaj mastro de Gufujo. "Ĉambro de l'poetoj" ankaŭ estas la lasta Gufujo. Ĝi superis mian imagon kaj donis al mi neforgeseblan kaj belegan memoron.

Sur tiu ĉi paĝo mi publikigis nur kelkajn fotojn (la fotoj estis elŝutitaj en fejsbuko kaj fotitaj de niaj poetoj), sonregistrojn, ili estas gutoj el la "poemomaro". Sed mi esperas, ke el la gutoj vi povos senti la pasion de niaj poetoj kaj ĝui la poezian "Ĉambron".

Pri la perdiĝo de la lasta verso, ja mi estis bedaŭrinda komence, sed poste iu ideo trafis min: inviti vin, legantojn, kompletigi la poemon kaj finfine ĝi estos vera "komuna poemo" .

Do, kiam mi suferas malfacilon kaj malbonan aĵon, mi devas min ĝojigi kaj gajigi. Tio estas la instruo el la gastiganta lando Brazilo.

Do, mi finis ĉiujn artikolojn kaj raportojn pri mia unua IJK. Oni diras, ke unua estas plej neforgesebla. Tion nun mi konsentas tute.

Ja jam finiĝis la IJK, sed mi scias, io daŭras kaj daŭros……


Arboj kaj folioj sopiras pri la "Ĉambro de l'poetoj"


1 2