Esperanto-sumoo por nia brila estonteco
  2014-11-19 16:51:53  Ĝoja

6. Kiel ni administras la sumoo-konkursojn ?

1) 10 tgaojn antaŭ la komenciĝo de sumoo mi dissendas anoncon pri la sumoo al la partoprenintoj kaj al la mondo per la listoj de « Landa agado », « Individuaj Mmebroj de UEA », « Azio » ktp.

2) Venas aliĝoj, kaj mi faras liston de la partoprenontoj. Mi grupigas ilin en 3 grupojn, nome A (la rango por perfektaj venkintoj en la antaŭa sumoo), B (la rango por neperfektaj venkintoj kaj nepartoprenintoj en la antaŭa sumoo) kaj C (la rango por unuafojaj partoprenantoj), krome ni havas specialan aŭ svisan rangon S por lernantoj de La Chaux-de-Fonds, Svislando.

3) Mi dissendas la liston al ĉiuj. Kun ĝi mi sendas liston de prizorgantoj. Nun la nombro de partoprenantoj superas 100, do mi sola ne povas prizorgi ĉiujn. Mi havas 5 kunlaborantojn el Japanio, Pollando, Italio kaj Turkio, Serbio, kiuj ricevas rezultojn de la partoprenantoj kaj samtempe kuraĝigas ilin.

4) Tiuj kunlaborantoj sendas la rezultojn al mi, kaj fine de la sumoo mi faras la finan rezultaron kun iom da analizo, kaj dissendas ĝin al ĉiuj. Kaj samtempe mi verkas resuman raporton kaj sendas ĝin al UEA, La Ondo de Esperanto kaj aliaj.

5) Pola kunlaborantino faras belan diplomon por perfektaj venkintoj, kiun mi dissendas perrete al ĉiuj, kaj la rajtigitoj mem kopias ĝin.

6) Ŝi prizorgas nian retejon kaj aperigas la rezultaron kaj la komentoj pri libroj senditajn de la partoprenantoj. En la retejo aperas jenaj informoj : Ĉefa paĝo, Regularo, Historieto, Opinioj, Libroj, Fotoj de luktistoj.

Nia retejo :

http://www.esperanto-sumoo.strefa.pl/index.html


(Legantoj)

 7. Kiel dediĉas sin la Esperanto-sumoo al la Esperanto-movado?

1) Ĝi donas okazon al ĉiuj esperantistoj egale ĝui Esperanto-librojn

Iu Esperanto-organizo en Japanio rekomendas, ke ĉiuj membroj legu 1000 paĝojn jare, sed tia rekomendo tute ne estas plenumebla por komencantoj. Tamen tiu ĉi Esperanto-sumoo donas al ĉiuj esperantistoj egalan eblecon ĝui Esperanto-librojn, ĉar ĉiuj rajtas decidi sian celon laŭ sia volo, ekzemple laŭ sia Esperanto-kapablo kaj laŭ siaj vivkondiĉoj. Veteranoj promesu legi 20 paĝojn de malfacila libro kaj komencantoj promesu legi 1 paĝon de infanlibro, kaj ili, veteranoj kaj komencantoj, povas ludi aŭ lukti sur la sama bazo, nome kiam ili plenumos sian promeson, ili gajas unu venkon, nur unu venkon por ĉiuj. Tiu egaleco estas tre grava.

2) La Esperanto-sumoo naskas solidaran senton inter la partoprenantoj

Mi dissendas liston de la partoprenantoj kun la informo de libroj, kiujn ili legos. Ili sentas, ke ili legas librojn kun pli ol cent homoj en la tuta mondo kaj klopodas plenumi sian promeson. Certe tiu « grupa » legado donas al ili solidaran senton. Mi supozas, ke tia « grupa » legado en la tuta mondo neniam okazis en la monda historio.

3) La Esperanto-sumoo multe kontribuas al la libro-kulturo

Kiam la nombro de la partoprenantoj estas 100, la averaĝa sumo de legitaj paĝoj dum 15 tagoj estas 7500. Nun averaĝe la nombro de la partoprenantoj estas 150, do la sumo estas 11250 paĝoj. Se unu libro averaĝe havas 200 paĝojn, dum unu sumoo-periodo, oni legas 56,25 librojn. Ĝis nun la entuta nombro de la partoprenantoj estis 2726, do la legitaj paĝoj estis 204 450, sekve legitaj libroj estis 1022. Ĉu tiu nombro ne montris grandan kontribuon al la libro-kulturo de Esperanto ?

Kaj kiam mi vidis liston de legitaj libroj, mi miras pro abundeco de Esperanto-literaturo. Preskaŭ ĉiuj legas malsamajn librojn!

Yoko YAZAKI, Hukuŝima, Japanio

Dank' al la projekto mi povis jam legi duonon de la tri voluomj da novelo "La Mastro de l' Ringoj" tre amuza kaj lerte tradukita de William Auld el la angla. Mi povis lerni mirinde belajn esprimojn kaj povis ĝui la fantazian mondon, kaj volas akcenti, ke la libroj estas legendaj al tiuj, kiuj amas fantazion.

GROCHOCKA Natalia, Zabrze, Pollando

Mi estas feliĉa, ke mi partoprenas en la Esperanto-sumoo. Dank' al ĝi mi komencis legi librojn, kiuj longe kuŝis sur mia breto. Mi tre dankas pro la diplomoj, kiujn mi ricevis. Partoprenado en la sumoo estas por mi granda plezuro, tial mi volas denove esti luktistino en venontaj sumooj.

SANPEI Keiko, Sendai, Mijagi, Japanio

Sumoo estas admirinda, valora movado por Esperantujo. De la rezultaro mi ekspluatas la librojn, kiujn aliaj partoprenantoj legis, ĉar mi deziras trovi interesajn librojn por la venonta sumoo.

4) La Esperanto-sumoo multe kontribuas al plialtigo de Esperanto-kapablo de esperantistoj

Certe kapablo de la partoprenantoj altiĝas. Jen tri partoprenantoj atestas mian supozon :

Korine Cheizoo, Nederlando

La konkurso estis ekstra instigo por mi ĉiutage legi kelkajn paĝojn en Esperanto-libro de mia elekto. Kaj atendas tiom da aliaj verkoj.... Mi spertis, ke ĝi kontribuas al pli profunda scio de la lingvo Esperanto, certe kiam oni legas literaturon, en kiu estas uzata maloftaj vortoj kaj esprimoj. Oni legante ekzercas. Tamen mi foje intencas ankaŭ laŭtelegi, por akiri pli fluan elbuŝigon de komplikaj vortoj...

Joseph TSHIMANGA DIBONDO, Kinŝaso, DRKongo

Jen mi finis mian libron. Antaŭe mi ne povis paroli en Esperanto, sed dank' al sumoo, kun helpo de nia gvidantino, mi nun kapablas paroli esperante.

SCOURZIC Ewa, Berric, Francio

Mi deziras klarigi, kiel mi legis dum tiu sumoo. Mi sekvis tian metodon:

- unue, kiam mi ne komprenis vorton, mi notis ĝin por, poste, serĉi la difinon,

- due, mi notis bele verkitajn frazojn, esprimojn aŭ tekstpartojn,

- trie, mi notis ne komprenitajn vortojn aŭ esprimojn, kiujn mi ne trovis en la vortaro.

Rilate al la du lastaj punktoj, mi deziras partoprenigi esperantistajn geamikojn, ekz. dum la kurso de Esperanto en nia klubo.

5) Partoprenantoj progresas ne nur en Esperanto sed ankaŭ en ĉiutaga vivo

Por venki 15 tagojn ni devas estis atentemaj. En nia ĉiutaga vivo atendas nin neantaŭvidataj malamikoj, kiuj malhelpas nin legi. Ni devas plani bone por disponi tempon por la legado. Ni devas vivi celkonscie. Ĉi-sube du vjetnamoj skribas pri tiu afero:

Bui Hai Mung, Hanojo, Vjetnamio

Mi tre kontentas pri la sumoo. Partopreninte ĝin, mia Esperanto verŝajne pliboniĝis, kaj mi tre ĝojas pro tio. Komence de la sumoo, mi pensis, ke "ĉiutage mi klopodos plenumi mian planon kaj estos sufiĉe legi tiom da paĝoj, kiom mi promesis". Sed poste, mi legis pli multe da paĝoj ol mi promesis, ĉar mi sentas, ke legi libron estas tre utile por plibonigi lingvokapablon, kaj la enhavo de la libro interesis min. Mi pensas, ke homoj agu ne per promeso kun aliaj aŭ reguloj, sed nur amegu la aferon, tio sufiĉas. Por mi, venko en la sumoo estas ankaŭ venko kontraŭ mia pigro (mi estas pigrulino). La sumoo jam finiĝis, sed mi klopodos daŭre legi libron ĉiutage kaj farigos ĝin kiel mian kutimon kaj ŝaton.

Nguyen Xuan Thu, Hanojo, Vjetnamio

La plej danĝera kontraŭulo estas mi mem. Mi devas lukti kontraŭ mia mallaboremo, kontraŭ dormemo, malkoncentriĝo, kaj aranĝi mian tempon. Legi ne nur post laboro, tiam oni estas tro laca, sed legi inter du laboroj, por ŝanĝi la okupadon.

6) La Esperanto-sumoo donas bonegan okazon por lernantoj

Nun dekkelkaj lernantoj de La Chaux-de-Fonds, Svislando, partoprenas dank' al s-ino Mónika MOLNÁR. Tiuj lernantoj tre diligente legas librojn kaj kuraĝigas maldiligentajn, plenkreskajn partoprenantojn. En la lasta jaro okazis, ke la plej juna lernantino Lucie 8-jara forgesis sian libron en la lernejo. Mónika sendis al ni mesaĝon pri tio, kiel ili solvis la problemon:

Hodiaŭ mi ricevis telefonon de unu mia lernanto, kiu petis min fari ion, ĉar la fratineto, Lucie, ploras kaj ploras. Temis pri la 8-jara etulino, kiu rehejmiĝante, en la trajno rimarkis, ke ŝia Esperanto-libro restis en la lernejo, do ŝi ne povos legi ĉi-semajnfine. Ŝi ploregis, ke nun ĉio estas fuŝita, kvankam estis la unua fojo, ke ŝi povis partopreni ĝin. Ŝi estis senkonsola, do la frato vokis min por fari ion. Mi reiris al la lernejo, skanis la du paĝojn kaj sendis ilin rete al Lucie. Estis bela pruvo pri engaĝiĝo kaj frata amo.

Preskaŭ ĉiuj ŝiaj lernantoj venkadas 15 tagojn. Mi supozas, ke dum la sumoo-periodo ili vivas discipline por plenumi sian promeson. La sumoo edukas ilin, kaj mi estas certa, ke ili kreskos kiel bonaj esperantistoj.

8. Fine

Jam pasis 5 jaroj post kiam mi komencis la Esperanto-sumoo-n. Mi nun legas la 49an libron el la 51 volumoj de « Plena Verkaro de Zamenhof ». Se mi ne komencus la sumoo-n, mi neniam povus legi tiom da volumoj. Mi estas certa, ke en 2015 mi finlegos la PVZ-on. Eble mi estos inter kelkaj homoj, kiuj tralegis la serion ! Se mi povos eniri en la paradizon, certe d-ro Zamenhof kaj s-ro ITOO Kanzi atendos min kaj aplaŭdos min. Mi atendas tiun feliĉan tempon. Vere mirinda estas la Esperanto-sumoo ! Kaj same multaj partoprenantoj de la sumoo sentas, legante dikajn librojn aŭ multajn librojn dormintajn en sia libroŝranko.

Laste mi aldonos mian revon pri la sumoo. Mi volas havi minimume 500 partoprenantojn. Tamen administri tiom da homoj estos malfacile por unu homo, do mi esperas, ke en multaj landoj oni organizu sian sumoo-n. Se ni sukcesos havi 500 aŭ 1000 partoprenantojn, la Esperanto-movado draste ŝanĝiĝos kaj ni povos antaŭvidi gloran venkon en nia estonteco. Mi atendas vian kunlaboron por tiu venko.


1 2 3