24-hora dogan-trapaso faciligas viziton inter Zhuhai kaj Makao
  2014-12-18 16:08:38  Yu Rongkang

Marde frumatene je nul-horo la trapasejo inter Hengqin de la urbo Zhuhai kaj Ludangcheng de Makao komencis praktiki tagnoktan trapason. La decido antaŭ la 15a datreveno de la reveno de Makao al la patrolando multe faciligis la reciprokan viziton de la du lokoj.

Aprobite de la Ŝtata Konsilio, tiutage la tri trapasejoj inter Zhuhai kaj Makao komencis plenumi novan horaron de trapaso. De tiu tago la du aliaj trapasejoj inter la du lokoj ĉiutage longigas la trapason je du horoj.