Pasaĝeraviadilo kunportanta 155 homojn perdiĝis survoje
  2014-12-28 17:09:50  Xiong Linping

La 28an de decembro la indonezia trafika ministerio diris, ke unu aviadilo de AirAsia survoje de Indonezio al Singapuro tiutage perdiĝis de kontakto, kaj en la pasaĝeraviadilo veturis 155 homoj kune.

Respondeculo de la ministerio diris, ke la flugo QZ8501 je la 6a kaj 17 perdis kontakton kun la kontrolcentra turo; ĝi planis flugi de Surabaya, Indonezio, al Singapuro, kaj atingi tien je la 8a kaj 30.

La respondeculo asertis, ke la aviadilo, perdiĝonte, iam petis ne kutiman aerlinion.

La indonezia avikompanio de AirAsia konstatis, ke la flugo perdiĝis je la 7a kaj 24, kaj ĝia tipo estas aerbuso A320-200.