La 25an de marto en la regula gazetara konferenco Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio alvokas al la koncernaj partioj alte ŝati la malfacile akiritajn fruktojn de la nova minska interkonsento kaj aktive antaŭenpuŝi la procezon de politika solvado pri la ukraina krizo.
Laŭ raporto, la Ĉambro de Reprezentantoj de la usona Parlamento en la 23a de marto pasigis decidon, ke ĝi urĝas la registaron de Obama liveri al Ukrainio mortigajn armilojn. Oficisto de la usona Ŝtata Departemento asertis, ke la usona registaro nun faras esploradon kaj observas, kiel plenumiĝas la minska armistica interkonsento.
Hua Chunying diris, ke Ĉinio alvokas al la koncernaj partioj alte ŝati la malfacile akiritajn fruktojn de la interkonsento kaj kiel eble plej frue realigi pacon kaj trankvilon en Ukrainio kaj la eŭropa kontinento.