Agu junularo por paco --intervjuo al Fernando Maia Jr, komisionano pri Eksteraj Rilatoj de TEJO
  2015-05-20 15:33:27  Ĝoja
Antaŭ hieraŭ Fernando Maia Jr, prezidanto de Brazila Esperantista Junulara Organizo ( BEJO) kaj, faris anoncon pri peticio "Adoptu Rezolucion pri Junularo, Paco kaj Sekureco" en la fejsbuka paĝo titolita la Esperanto (Lingvo Internacia) jene:

"Karaj bravaj amikoj, saluton! Ni daŭre helpas pri tiu peticio - kaj bv. helpi nin! Via nomo estas tre grava por la monda junularo. Krom subskribo ni petas de vi lasi en la komentarian kampon la jenajn kradvortojn: ‪#‎peacethroughyouth‬ ‪#‎pacoperjunularo‬ ‪#‎esperantoporpaco‬ ‪#‎youth4peace  

Kaj estos bele, se vi ankaŭ helpos akiri pli da subskribantoj! Invitu viajn familianojn kaj amikojn helpi doni al junularo pli da voĉo en decidoj pri paco kaj sekureco. Ni volas pli bonan mondon! Koran, koregan dankon!

https://www.change.org/p/united-nations-security-council-ad

 

Do, kio estas la peticio? Kial Tejo alvokis nin, junularon?...kun multaj demandoj raportistino Ĝoja interrete intervjuis Fernando Maia Jr.

Ĉina Radio Internacia (ĈRI): Kiam komenciĝis la ago? Kial? Bv konigi la fonon kaj la celon de la ago.

Fernando Maia JR (F): Antaŭ du monatoj la junulara organizo UNOY Peacebuilders (kiu laboras internacie pri junularo kaj repacigo en regionoj de konfliktoj) kontaktis la junularan organizaron IKRJO-n por prezenti projekton de kampanjo por akiri de la Sekureca Konsilio de UN rezolucion favore al la pli efektiva partopreno de junularo en decidoj pri aferoj de paco kaj sekureco, ne nur ĉe UN, sed ankaŭ ĉe registaroj. IKRJO, kiu nuntempe estas la reto de junularaj organizoj plej respektata de UN ekapogis la projekton pri la peticio, kiu fine nomiĝis Globa Kampanjo por Junularo, Paco kaj Sekureco. En ĝia unua fazo ĝi konsistas en kolektado de subskriboj el la tuta mondo por sukcese lobii ĉe la Sekureca Konsilio pri tiu rezolucio. Rezolucioj ja estas politikaj iloj kaj ne garantias la tuton da necesaj agoj, tamen tiu projekto ankaŭ valoras por atentigi la mondon pri la graveco proksimigi junularon de tiuj decidoj.

ĈRI: Kio estas UNOY? Kiuj rilatoj inter UNOY kaj TEJO? Kiel estas la nuna kunlaboro inter ili?

F: UNOY Peacebuilders (akronimo de United Network of Young Peacebuilders, en Esperanto "Unuiĝinta Reto de Junaj Pacokonstruantoj"), ofte nur UNOY, estas tutmonda reto de junuloj kaj junularaj organizoj aktivaj en la kampo de pacokonstruo kaj konflikto-transformo. UNOY estis fondita en 1989 kaj laboras pri junularo plejparte en regionoj de perforta konflikto kaj postmilito. La kernaj aktivecoj de UNOY estas kapabligo samkiel lobiado kaj kampanjado. Ĝi estas nepolitika, nereligia kaj neregistara organizo kaj bonvenigas junularajn membrojn sendepende de sekso, koloro, etneco, socia klaso, religio, seksa orientiĝo aŭ ajna alia stato. Pasintjare TEJO estis elektita kiel unu el la 7 membroj de la plenuma ĉeforgano de IKJRO, la tiel nomata "taskforto", kaj tial povis interkonatiĝi kun pluraj aliaj junularaj organizoj, inkl. kun UNOY. Ni povis de tre proksime sekvi la evoluon de la projekto pri la Globa Kampanjo kaj ni sukcesis atentigi al UNOY pri la graveco ne nur uzi la anglan, sed ankaŭ aliajn lingvojn, inkluzive Esperanton, en tiu kampanjo. Ni aktive provizis do tradukojn en E-o kaj aliajn lingvoj. UNOY Peacebuilders ne nur akceptis, kiel ankaŭ metis Esperanton kiel duan laborlingvon por la disvastigo de tiu kampanjo. Sed, krom traduko, ni ankaŭ volas helpi per disvastigo.

ĈRI: Nun estas la versioj en la lingvoj angla, franca, portugala, hispana, rusa, ĉina kaj Esperanto, ĉu TEJO planas fari versiojn en pli da lingvoj? Kiom da voĉdonoj nun estas? Kiom da necesas almenaŭ?

F:Se venas pli da tradukoj fare de esperantistoj, ni ilin prezentos al UNOY. Traduko en la urduan, lingvo de Pakistano, survojas. Ni jam akiri iom malpli ol 900 voĉdonoj. La Globa Kampanjo ankoraŭ ne havas limdato por fermiĝo, sed gravas, ke ni sukcesu allogi subskribojn, ĉar ni kredas, ke temas pri grava afero, kiu helpos al la junularo agi por pli paca mondo.

ĈRI: Laŭ vi, kio estas la ĉefa signifo por eblaj voĉdonontoj?

F: La voĉdonontoj gajnos konscion pri tiu monda realeco, ke junuloj luktas por pli bona mondo en konflikto-tuŝitaj areoj kaj, per la voĉdono, ili povos helpi kaj partopreni en tiu agado por komuna celo: paco.

ĈRI: Kion vi volas diri al esperantistoj, precipe junuloj?

F: Nia mondo ja bezonas engaĝiĝon. Junuloj estu kuraĝaj senmezure engaĝiĝi por agi por pli bona socio, loke aŭ globe. Engaĝiĝo komenciĝas per simpla ago, kiel reta voĉdonado kaj akiro de retaj voĉdonoj, sed povas evolui al lokaj efikaj agoj kaj fine al globaj agoj, kiuj certe prezentos al la junuloj, ke indas esperi kaj ke alia mondo eblas.

La peticio en Esperanto kaj en la ĉina lingvo