Usona mediato: Mortigita ĉefa hakero de Islama Ŝtato
  2015-08-28 14:57:08  Yu Rongkang

Usonaj amaskomunikiloj ĵaŭde raportis, ke Junaid Hussain, la ĉefa hakero de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato, estis mortigita lastatempe en aeratako de la usona armeo. Li estis kredeble gvidanto de la elektronikaj trupoj de la Islama Ŝtato kaj kelkfoje lanĉis interretan atakon al Usono.

Anonima usona funkciulo diris al mediato, ke Hussain estis eliminita de la usona armeo marde en la aeratako al la siria urbo Raqqa. Tamen la usona armeo ankoraŭ ne konfirmis tiun ĉi novaĵon.

Hussain, naskita en Birminghamo, Britio, estis enprizonigita pro entrudiĝo en privatajn elektronikajn poŝtkestojn kaj publikigo de privataj informoj de eksa brita ĉefministro Tony Blair. En 2013 post liberiĝo li enŝteliĝis en Sirion. Li fariĝis gvidanto de la elektronikaj trupoj de la Islama Ŝtato kaj kelkfoje lanĉis interretan atakon al Usono.