Bonvenon al Nitra!
-Intervjuo al Peter Balž (Petro) pri la 101a UK
  2015-09-22 16:39:52  Ĝoja

Nitra: Antikveco kun Moderno
(El la Unua Bulteno)


                                                         Fotas Ĝoja

Partopreno en la Universala Kongreso en la urbo Nitra, per kiu ekskribiĝos la ĉapitro de la dua jarcento de kongresoj, estas eksterordinara kaj unika oportuno por esperantistoj. La kongreso ambicias alporti al la Esperanta movado junecon, viglecon, vivĝojon kaj pacan kunekzistadon de nacioj. Tia estas ankaŭ la urbo Nitra, kie historio interligiĝas kun estonteco, kie junuloj ĉerpas el la sperto de pli aĝaj generacioj, kie slovakoj kunvivas pace kun aliaj etnoj.

Nitra, kun 80 920 loĝantoj, estas la kvina plej granda urbo en Slovakio, kun bunta kultura kaj komerca vivo. Ĉiujare okazas tie la festivaloj Divadelná Nitra (Teatra Nitra), Nitrianska budobná jar(Nitra muzika printempo), Celoslovenské dožinkové slávnosti (Tutslovakia rikoltfesto) kaj multaj internaciaj ekspozicioj kaj foiroj.


                                                      Fotas Ĝoja

La antikva Nitra estas la plej malnova urbo en Slovakio, ekestinta sur sep montetoj simile al Romo. Ĝia teritorio estas priloĝata tridek mil jarojn. Nitra estis la sidejo de la princo Pribina, kiu konstruigis en la urbo la unuan kristanan preĝejon en Slovakio. La reĝo Rastislav invitis ĉi tien la tesalonikajn fratojn Konstanteno kaj Metodo, kiuj disvastigis la kristanan kredon en la lingvo de la loka loĝantaro kaj kreis la unuan slavan skribsistemon: glagolico.


                                                        Fotas Ĝoja

La ĉefa monumento de Nitra estas ĝia kastelo, kiu en pasinteco sukcesis rezisti eĉ mongolajn atakojn. Oni aliras la kastelon tra Horné mesto(Supra urbo), en kiu troviĝas valoraj historiaj konstruaĵoj: la preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo, la seminariejoj Malý seminár kaj Velký seminár kun unika dioceza biblioteko, en kiu troviĝas centoj da raraj libroj, inkunabloj kaj manskribaĵoj, la palaco Klunchov palác, kies angulon subtenas ŝtona atlanto, kiun nitranoj nomas Corgon.


                                                   Fotas Ĝoja

En Nitra estas ankaŭ novaj kvartaloj kaj domaroj, parkoj, statuoj, modernaj konstruaĵoj kaj aranĝitaj spacoj, fabrikoj, teatroj kaj galerioj. En la unika ekspoziciejo Agrokomplex regule okazas ekspozicioj kaj foiroj. Nitra estas juna danke al granda kvanto de mezlernejoj kaj du universitatoj: La Universitato de Konstanteno Filozofo kaj la Slovaka agrokultura universitato.


                                                       Fotas Ĝoja

(La kongresejo: Slovaka Agrokultura Universitato)

La komplekso de la Slovaka agrokultura universitato, kiu estos kongresjo, estas unu el la plej alte taksataj arkitekturaj verkoj de la 20a jarcento en Slovakio. Ĝi ricevis en 2001 post tutlanda enketo la titolon Konstruaĵo de la jarcento. La ĉefa elemento de la komplekso estas la granda solenejo

(Aula maxima) kun 36-metra diametro kaj 600-persona kapacito, kiu iĝis unu el la ĉefmonumentoj de Nitra. En alta naŭetaĝa konstruaĵo troviĝas rektorejo kaj pri teoriaj lernoĉambroj. En sepetaĝaj pavilonoj estas la laboratorioj, prelegejoj kaj lernoĉambroj. Al la komplekso apartenas ankaŭ botanika ĝardeno kaj kelkaj modernaj studenthejmoj.

Slovakio: Eta Granda Lando
(El la Unua Bulteno)

 
                                                         Fotas Ĝoja

(La ĉefurbo Bratislavo)

Slovakio estas lando de kontrastoj. Ĝi ŝanĝiĝas antaŭ viaj okuloj, kaj malgraŭ tio ĉio kaj ĉie estas proksima. De la ebenaĵo Podunajská nížina vi post kelkaj horoj venas en la mezeŭropan altmontaron de trankvilaj lagetoj estas kelkaj paŝoj ĝis sovaĝaj riveraj kaskadoj. De urbaj aglomeraĵoj vi dum momento trairas al romantikaj montaj solejoj kun netuŝita naturo.

Pro sia geografia situo la teritorio de Slovakio ĉiam estis signifa vojkruciĝo de komerco kaj kulturoj. En relative malgranda teritorio troveblas influoj kaj restaĵoj de okcidentaj kaj orientaj kulturoj kaj religioj. En Slovakio vi trovos nordan disciplinemon kaj sudan temperamenton, okcidentan raciecon kaj orientan emociecon. Tio speguliĝas en la bunteco de la ĉiutaga vivo.

(Bratislava Kastelo)

Slovakio etsas juna progresema lando. Dum dudek jaroj da ekzisto ĝi spertis dinamikajn ŝanĝojn, daŭre kreiĝas novaj aferoj. Ĝi surprizas la mondon per sia teknika nivelo, kiu tamen akordas kun homeco. Ĉiutage aperas novaj societoj, konstruaĵoj, urbaj monumentoj, pliboniĝas la vivkondiĉoj, sed aliflanke ĝi konservas ankaŭ tradiciajn valorojn.

Slovakio: Lando de Amikoj
(El la Unua Bulteno)


                                                        Fotas Ĝoja

Slovakoj estas emociplena popolo, emocie travivanta siajn ĝojojn, sukcesojn, malĝojojn kaj elreviĝojn. Ili estas sinceraj, amikemaj, malfermitaj, bonkoraj, gastemaj, sed ankaŭ ofendiĝemaj. Kaj per tio ili distingiĝas de najbaraj popoloj. Tamen superregas iliaj bonkoreco kaj konfidemo. Ili plene kunvivas la ĝojojn kaj zorgojn de siaj vizitantoj kaj ĉiam kapablas penetri en iliajn sentojn. Slovakio estas lando de amikoj.

Popolaj metioj kaj kostumoj, popolaj muzikoj kaj dancado transdoniĝas en Slovakio de generacio al generacio. En ĉiu valo estas malsamaj kulturaj tradicioj kaj folkloro. En Slovakio okazas tutjare multe da folkloraj festivaloj kaj eventoj. En la monda listo de nemateria heredaĵo de UNESKO troviĝas fujara( speco de ŝalmo) kaj la muziko de Terchová, kaj enlistigon atendas la foiro de Radvaň kaj sakŝalmo.

La unua bulteno

Pli da detaloj: www.nitra2016.sk  
                     www.facebook.com/uk2016


1 2