Prezidanto Xi ĉeestis bankedon kunaranĝitan de Biden kaj Kerry
  2015-09-26 15:27:45  Yu Rongkang

Vendrede tagmeze en Vaŝingtono vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis bonvenigan bandekon kunaranĝitan de usona vicprezidento Joseph Biden kaj ŝtata sekretario John Kerry.

Prezidanto Xi diris en sia parolado, ke la kuranta jaro markas la 70an datrevenon de la venko de la monda kontraŭfaŝisma milito kaj de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso. Antaŭ 70 jaroj la popoloj de la du landoj batalis ŝultro ĉe ŝultro kontraŭ faŝisma agreso kaj defendis pacon, liberecon kaj justecon de la homaro. La ĉina popolo neniam forgesos valorajn helpojn de la usona popolo. Li akcentis, ke fronte al la estonteco, Ĉinio kaj Usono devas fortigi strategian interfidon kaj realigi pacan kunekziston por pli multe profitigi la popolojn de la du landoj kaj la mondo.

Biden diris, ke la usona flanko reasertas, ke la paca disvolvado de Ĉinio havos pozitivan influon sur la mondon. Usono kaj Ĉinio havas vastajn komunajn interesojn, kvankam estas demandoj inter la du landoj, tamen neniu demando estas nesolvebla. Kerry diris, ke Usono kaj Ĉinio povas venki malakordon kaj akiri pli grandan atingon en kunlaboro, se ili sincere traktus unu la alian kaj serĉŭs komunajn punktojn flankenmetante la diferencojn.