Fokusoj de la Semajno (Okt 09)
  2015-10-09 15:41:09  Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Pluveta kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Nobel-Asembleo de la Karolinska Instituto de Svedio lunde anoncis, ke ĉina sciencistino Tu Youyou, irland-devena sciencisto William Campbell kaj japana sciencisto Satoshi Omura kune gajnis ĉi-jaran Nobelpremion pri Fiziologio aŭ Medicino.

La asembleo diris, ke Tu gajnis duonon de la premio pro sia eltrovo de nova terapio kontraŭ malario, dum al Campbell Kaj Omura estis aljuĝita la alia duono de la premio pro ilia eltrovo de nova terapio kontraŭ infekto kaŭzita de parazitoj.

Laŭ la deklaro, Tu eltrovis artemizion, drogon, kiu multe reduktis la mortokvanton de pacientoj suferantaj malarion.

En ekskluziva intervjuo kun la novaĵ-agentejo Xinhua post la anonco, Juleen R. Zierath, prezidanto de Nobel-Komitato pri Fiziologio aŭ Medicino, diris, ke la "inspiro de Tu el tradicia ĉina medicino" estis grava. "Sed vere grave estis, ke Tu Youyou identigis la aktivan aganton ekstraktitan el tiu planto," ŝi aldonis.

Usona prezidento Barack Obama merkrede telefonis al la internacia organizo por medicina helpo Senlandlimaj Kuracistoj, pardonpetante pro bombado de hospitalo en Kunduz, Afganio dum aeratako de la usona armeo. Josh Earnest, proparolanto de la Blanka Domo, diris en regula gazetara konferenco, ke Obama telefonis al la ĉefo de Senlandlimaj Kuracistoj, ke la Defenda Departemento de Usono enketas pri la okazaĵo kaj liveros travideblan, radikalan kaj objektivan juĝon laŭ vera situacio.

Hispitalo de Senlandlimaj Kuracistoj estis bombita sabate, la 3an de oktobro dum aeratako de la usona armeo en Kunduz, Afganio. Almenaŭ 22 homoj, inkluzive de 12 dungitoj de la hispitalo estis mortigitaj. La atako skuis la internacian komunumon kaj kolerigis helpajn grupojn de la tuta mondo. Tio estis la plej grava perdo de la organizo en la historio de ĝia laboro en militaj zonoj. La organizo diris, ke la bombado estas militkrimo, kaj ĝi petas fondi sendependan internacian komitaton por enketi pri la atako.

Lokaj amaskomunikiloj lunde raportis, ke tiutage en la usona urbo Atlanto superaj komercaj intertraktantoj el Usono kaj 11 aliaj marbordaj landoj de Pacifiko akordiĝis pri la Trans-Pacifika Partnereco (TPP), liberkomerca interkonsento, kiu ampleksas proksimume 40 procentojn de la tutmonda ekonomia produkto.

Altrangaj oficialuloj planis ĵaŭde fini intertraktadon pri la Trans-Pacifika Partnereco, sed fina interkonsento estis prokrastita pro akraj kvereloj pri aliro de agrikultura merkato, reguloj de origino por autoj kaj protekto de intelekta proprieto por nova generacio de drogoj konataj kiel biologiaĵoj.

La Trans-Pacifika Partnereco, konsiderata kiel la monde plej granda komerca interkonsento en la pasintaj du jardekoj, malaltigos barierojn de komerco kaj investo en la 12 partneraj landoj en la azi-pacifika regiono kaj starigos novajn regulojn por la tutmonda komerca sistemo.

Al la rilata intertraktado aliĝis Aŭstralio, Brunejo, Kanado, Ĉilio, Japanio, Malajzio, Meksiko, Nov-Zelando, Peruo, Singapuro, Usono kaj Vjetnamio.