Monda Tago de Instruistoj (MTI), 5-a de oktobro: kapabligi instruistojn por konstrui daŭripovajn sociojn.
  2015-10-12 09:11:24  Ĝoja
La tekston de Unesko en Esperanton tradukis, kompletigis kaj laŭtlegas: Stefano Keller, Estrarano de UEA


En 1994 Unesko deklaris la 5-an de oktobro la Monda Tago de Instruistoj. Per tio ĝi celebris la grandan paŝon faritan favore al instruistoj la 5-an de oktobro 1966. Tiam speciala interregistara konferenco organizita de Unesko en Parizo adoptis la Unesko/ILO Rekomendojn pri la statuso de instruistoj, kunlabore kun la Internacia Labor-Oficejo (ILO).

Tiuj rekomendoj difinas la rajtojn kaj respondecojn de instruistoj, samkiel internaciajn normojn pri iliaj pretigo kaj plua edukado, varbado, dungado, kondiĉoj de instruado kaj plulernado.

Tiu dokumento inkluzivas diversajn gvidliniojn pri la partopreno de instruistoj en edukaj decidoj tra konsultado kaj intertraktado kun decidantoj.

La Rekomendoj estas grava kolekto de gvidlinioj por elstarigi kaj subteni la statuson de instruistoj favore al kvalita edukado.

La Monda Tago de Instruistoj (MTI) estas natura kompletigo de la tutjara laboro de Unesko kaj ĝiaj partneroj subtene al instruistoj, certigante ke tiu profesio, tiom esenca por la sana funkciado de la socio, mem estas en bona stato. La situacio de instruistoj estas indikilo pri la sano de la socio.

------

Esperanto-instruistoj ludas gravan rolon en la edukado de personoj el ĉiuj aĝ-grupoj tutmonde. Instruante la interetnan lingvon, Esperanton, ili disvastigas ne nur la neŭtralan, justan komunikilon, sed ankaŭ klerigas pri interpopola konduto.

Tial gravas nia partopreno en tiu laboro.

Por esperantistoj la Monda Tago de Instruistoj estu

ne nur la 5-a de oktobro, sed ĉiu nia kursotago!

http://www.linguistic-rights.org/unesco/