Temo de la 101-a UK: "Socia justeco — lingvajusteco"
  2015-10-19 15:19:25  Ĝoja

Laŭ la decido de la Estraro de UEA, la temo de la 101-a UKen Nitro (23-30 julio 2016) estos "Socia justeco — lingva justeco".Jen la enkonduko de la prezidanto de UEA, d-ro Mark Fettes, al la temo.

Jam dekomence, Esperanto estas ligita al la homa strebado por paco. Sed kiapaco? Evidente ne la "romia paco", trudita de la forto de armiloj kajla subpremo de opozicio; temas pri paco, kiunla popoloj faros en konsento.Paco inter egaluloj.

Per tio, la strebado por paco fariĝas ankaŭstrebado por justeco. Nur homoj egalrajtaj kaj egalvoĉaj povaskunkonstrui socionen konsentounu kun la alia. La Universala Deklaraciode Homaj Rajtoj listigas kelkajn el la bazaj principoj de tia socio. Aliajinternaciaj konvencioj kaj traktatoj plivastigis tiujn normojn. Ili restasvalidaj celoj por sociojĉie en la mondo.

Tamen ekzistas multaj obstakloj al la realigo de tiuj celoj. Nenie troviĝas socio plenejusta, kaj la monda evoluo neĉiam favoras la justecon. Nuntempe, ekzemple, disvastiĝas debatoj pri latraktado de rifuĝintoj. Ekonomiaj analizoj montras, ke pligrandiĝas malegaleco enkaj inter multaj landoj. Indiĝenaj popoloj plu suferas pro la detruado de iliaj teroj,lingvoj, kulturoj. En movado por paco kaj justeco kiel la nia, gravas kleriginin pri tiuj fenomenoj kaj pri la alternativoj, por kiuj luktas aliaj movadoj.

Ege ofte en tiaj movadoj mankas konscio pri lingva justeco. Sed anstataŭkulpigi ilin, niserĉu lakomunajn valorojn, la parencajn celojn, kiuj ebligas kunlaboron. Tiucele nidevas pliprofundigi nian propran komprenon pri lingva justeco, por vidi kielĝi interplektiĝas kun aliajdemandoj. Taŭga kadro por tiaj esploroj estas la nuntempaj streboj aldaŭripovaevoluo. Nepras trovi lokon por Esperanto inter tiuj streboj.

La 101-a Universala Kongreso markos la 20-jariĝon de la Manifesto de Prago, kiusiatempe celis klarigi la rilaton inter Esperanto kaj aliaj sociaj temoj. Venistempo porĝiaĝisdatigo, en kongreso vaste malfermita al la mondo. Alĉiuj strebantoj porjusteco, ni alvokas: venu kongresi kun ni en Nitro!

Mark Fettes

Reta aliĝilo de la 101-a UK: http://www.uea.org/kongresoj/alighilo