Bonvole donu ŝancon al Afriko-Intervjuo al Lee Jungkee, estrarano de UEA pri Afriko
  2015-10-21 11:07:41  Ĝoja
Okazos la 6a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE6) de la 13a ĝis la 20a de aŭgusto en 2016 en la urbo Rumonge, Burundo. Por ke pli da afrikanoj havu ŝancon partopreni en la kongreso, nun Lee Jungkee, estrarano de UEA pri Afriko, estas okupata pri kolektado de mono. Pri la kampanjo, lastatempe ĵurnalistino Ĝoja (Zhang Ping) intervjuis kun Lee.

La intervjuo ankaŭ tuŝis la temon de la 47a Korea Kongreso de Esperanto (3-4.Okt.2015): Kiel ni preparu la vojon al la 102-a Universala Kongreso de Esperanto? Lee skize klarigis la novan karavano-projekton 'De Koreio al Nitra en 2016 kaj De Pollando al Koreio en 2017' aranĝita de LKK de la 102-a UK, sub la slogano "Unu Zono kaj Unu Vojo" kiel iniciato de la ĉina registaro.

Jen la intervjuo


 

Solena malfermo de la 47a Korea Kongreso de Esperanto

Utilaj Informoj:

Bonvenon al la 6a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE6)

13-20 aŭgusto 2016, Rumonge, Burundo 2016

Temo: "Esperanto, ilo por paco kaj disvolviĝo"

http://www.esperanto-afriko.org/ake6en2016.htm  

Eble pro iu aŭ alia kialo, vi mem ne povos ĉeesti al la kongreso por rekte kontribui al ĝia riĉiĝo. Sed vi ja povas subteni la aranĝon, ĉu organizante reklamon pri ĝi, ĉu donacante monsumon al la Fondaĵo Afriko ĉe UEA kun indiko "AKE 2016". Bonvolu senhezite helpi por la vigligo kaj fortigo de Esperanto en Afriko. Ni antaŭdankas vin! -
-Adjévi Adjé, kunordiganto de Afrika Komisiono

La reklamilo por AKE 6

 

Rumonge, bela urbo ĉe Lago Tanganjika en Burundo

Rumonge, 70 km oriente de Buĵumburo, estas la urbo en kiu konstruiĝis E-biblioteko. Temas pri konstruaĵo entenanta plurajn ĉambrojn i.a kunvenejon, gastĉambrojn, klasojn..Ĝi konstruiĝis dum kvar jaroj danke al la fondaĵo "Esperanto en Evoluo" kaj solene malfermiĝis al la publiko la 7an de septembro 2013.

Lago Tanganjika

(el Reklamilo por AKE 6)

Estas la plej granda dolĉa lago kaj la dua plej profunda en la mondo post la lago Bajkal en Siberio. Ĝi kuŝas meze de naturaj belaĵoj kaj atingas la riveron Kongo kaj Atlantikan Oceanon. Burondo, Tanzanio, DR Kongo kaj Zambio profitas partiojn de la lago, kiu kovras areon de 32.900 km2.

Tanganjika lago estas ne nur turisma distraĵloko; ĝiaj ĉirkaŭaĵoj estas ankaŭ aranĝitaj por diversaj ekonomiaj aktivaĵoj. Minoj, bredado kaj agrikulturo estas la ĉefaj ekonomiaj aktivecoj surlokaj. Fiŝkaptado estas ankaŭ grava industrio en la lago, kun grandaj varioj de fiŝoj. Novaj specioj de fiŝoj estas ankaŭ regule trovitaj en la lago 350 specioj de ekzistantaj fiŝoj.

La transportiloj sur la lago estas pramoj, kiuj funkcias inter Kigomo kaj Buĵumburo. Kun averaĝa larĝeco de 50 km, Tanganjika lago prezentas multajn eblojn por akvosportoj. Subakva plonĝado, spirhalta plonĝado kaj la naĝado estas la malsamaj aktivecoj, kiujn oni ŝatas en la lago. En multaj zonoj de la lago, fosilioj de raraj specioj de fiŝoj kaj akvaj bestoj troviĝas. La lago ankaŭ porvizas pri multaj ekipaĵoj kaj temoj de esplorado kaj evoluado por la maraj sciencoj.

1 2