Kampanjas por pura akvo en Kalima, DR-Kongolando
  2015-10-29 19:39:09  Ĝoja

Prelego de Betty en la jubilea UK

LA TRINKAKVA PROJEKTO DE KAMPARA SOLIDARECO EN KALIMA, DR-Kongolando

Kalima estas la urbo en Teritorio de Pangi, Maniema Provinco en la orienta parto de DR-Kongolando (Demokratia Respubliko-Kongolando). La nuna loĝantaro nombras proksimume 136,000.

Kalima situas en mineralriĉa regiono, kie ekde la komenco de la 20-jarcento oni komerce elfosas kasiteriton, koltanon kaj oron. Antaŭ la jaro 1996 belga firmao Sominki sufiĉe bone prizorgis kaj siajn 3000 dungantojn kaj la urban infra-strukturon. Tamen en 1996 bankrotis la firmao kaj eksplodis la afrikaj militoj, kiuj daŭris ĝis la jaro 2003. Ekde la bankroto de Sominki individuaj manlaborantoj elfosas la mineralojn, kaj kamparanoj neglektas la markojn, ĉar pli profita estas la elfosado. Oni ankoraŭ suferas pro la milito: malsato, malbonsano, manko da pura akvo, socia disfalo ktp.ktp estas ĉieaj problemoj.

En la jaro 2006 pro tiaj mizeraj kondiĉoj Kalimana studento de agronomio Etienne Katchelewa kaj kelkaj geamikoj decidis fondi NRO-on – ( ne registrara organizo) kio nomiĝas Kamparana Solidareco.

Kio estas la celo de Kamparana Solidareco?

La celo de Kamparana Solidareco estas la lukto kontraŭ la malriĉeco en la teritorio de Pangi kaj aparte en la urbo Kalima.

Kiel ili agadas?

Ili batalas kontraŭ la malsato per la evoluo de la agrikulturo.

Kamparana Solidareco havas:

legumkultivajn projektojn

porko-bredantan kooperativon

etan mikro-kreditan projekton por virinoj

fiŝbredantan kooperativon.

Ili ankaŭ instruas al kamparanoj la uzadon de novaj agrikulturaj teknikoj.

La plej grava agado de Kamparana Solidareco estas la trinkakva projekto.

Kial?

Komence de 2013 nur 2% de la loĝantaro havis puran akvon. La alia 98% devis kolekti la akvon malpuran de diversaj lagetoj, kiuj ofte situas malproksime de la loĝlokoj.

La akvo-kolektantoj en la regiono estas virinoj, kaj aparte junulinoj. La labortasko estas tre streĉa kaj povas esti danĝera, ĉar ne malofte la virinoj estas seksatencitaj survoje.

Pro la malpura akvo multe da homoj suferas pro malsanoj samkiel disenterio kaj tifoido.

La plej ofta kaŭzo de beba mortindico estas malpura akvo

Kamparana Solidareco celas provizi al la tuta urbo de Kalima puran akvon.

Ili havas saĝan sed grandiozan planon. Per bonkvalitaj tuboj oni transportu abundan bonkvalitan akvon el la fonto de la rivero ABUKI, kiu lokiĝas en la montaro. Tamen tiu plano kostus inter 248,000 – 870,000 eŭrojn.

Kamparana Solidareco sensukcese petas al bonfarantoj, fondaĵoj, asocioj, organizoj ktp, ke tiuj financu la planon.

Tamen nehavante tiom da mono, Kamparana Solidareco estas dankema al AVE (Asocio de Verduloj Esperantistaj, fakasocio de UEA pri Ekologio) kaj aliaj apogantoj pro la subvencioj, kiuj ebligas la plenumadon de malpli ambiciajn projektojn. ŝtupon post ŝtupo oni finfine suprengrimpos la ŝtuparon.

I. LA HISTORIO PRI LA PROJEKTO

2013

Kamparana Solidareco ricevis 3000 eŭrojn de Wasserkraft Volk AG kaj Verdaj Esperantistoj. Per tiuj ili riparis la akvo-pumpon de la ĝenerala Hospitalo de Kalima, tial la malsanulejo ricevis puran akvo-aliron.

2014.

Kamparana Solidareco ricevis 10,000 eŭrojn de Ans kaj Hans Bakker, Verdaj Esperantistoj, Wasserkraft Volk AG kaj privata kolekto. Per tiuj rimedoj sukcesis al Kamparana Solidareco plibonigi la akvo-provizon al ĝenerala Hospitalo de Kalima kaj provizi puran akvon al la enloĝantoj de Camp Central kaj ĝiaj najbaraj stratoj. Pro tio 3000 homoj nun havas publikan kranaron kun pura akvo proksime al siaj loĝlokoj.

La bona novaĵo estas, ke

Komence de 2013 2% de la loĝantaro havis puran akvon.

Komence de 2015 10% de la loĝantaro havis puran akvon.

La malbona novaĵo estas, ke 90% de la enloĝantaro ne havas puran akvon.

Kio okazos en 2015?

Jen nova trinkakva projekto en Avenue Camp Plessy.

Per ĝi 3,500 familioj/4800 personoj loĝante en tiu kvartalo ricevos puran akvon proksime al siaj loĝlokoj.

La elspezoj estos 11,018 eŭroj kontraŭ materialoj, la transporto de la materialoj kaj la profesia manlaborado. Volontuloj fosos la fosejojn por la tuboj. Tiu buĝeto estas iom alta, ĉar la distanco inter la ekzistanta kranaro ĝis Camp Plessy estas longa kaj ankaŭ oni renkontos obstaklojn pro domoj, kiujn ili devos flankeniri.

Kamparana Solidareco bezonos 11,018 eŭrojn por la projekto.

AVE preskaŭ certas, ke Wasserkraft Volk AG apogos la projekton per subvencio de 5,000 eŭroj.

AVE ricevis donacojn aŭ promesojn de donacoj de 1,507 eŭroj

Do entute ni jam havas 6,507 eŭrojn .

Do mankas al ni 4,511 eŭroj.

Jen nia alvoko.

Okaze de la Universala Kongreso ĉe-estas en Lille proksimume 2,565 kongresanoj el 81 landoj. Ne ĉiuj el ni estas riĉuloj, sed imagu: se ĉiuj kongresanoj pretus doni al Kampara Solidareco malgrandan monhelpon, ni senprobleme kolektus la monon.

Kiom granda estas la malgranda helpo? Malpli ol du eŭroj po persono.

En Kalima estas nia samideano Etienne Katchelewa. Li lernis Esperanton, ĉar ankaŭ li kredas pri la ideo de la ronda familio. Li ankaŭ revas pri pli bona vivo por ĉiuj en sia urbo, Kalima. Apogante lin, ni montru al li kaj al liaj samurbanoj, ke la ideo de la ronda familio estas pli ol malplena retoriko.

Mi dankas vin pro via atento.


1 2