Novaj rimedoj anoncitaj por ĉina-afrika kunlaboro en pintkunveno
  2015-11-26 13:15:39  Yu Rongkang
Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde diris, ke Ĉinio anoncos novajn rimedojn por akceli ampleksan kunlaboron kun Afriko en la baldaŭa pintkunveno inter la du flankoj.

Wang diris, ke Ĉinio helpos Afrikon starigi sistemojn de industriigo, manĝaĵa sekureco kaj publika sano kaj prevento, bezonatajn de Afriko.

Wang faris la rimarkon en la 15a Lanting-a Forumo de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, kiu fokusiĝis al la baldaŭa Pintkunveno de la Ĉina-Afrika Kunlaboro en Johanesburgo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia sud-afrika paralelulo Jacob Zuma kunprezidos la pintkunvenon, kiu okazos de la 4a ĝis la 5a de decembro en Johanesburgo. Ŝtatestroj, registaraj ĉefoj aŭ reprezentantoj de ĉiuj afrikaj landoj ĉeestos la kunvenon. Tiu ĉi jaro markas la 15an datrevenon de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo.