Granda nombro da policanoj sekurigos klimatan konferencon en Parizo
  2015-11-26 14:12:39  Yu Rongkang

Franca ministro pri internaj aferoj Bernard Cazeneuve merkrede anoncis, ke pro la gravaj teroristaj atakoj lastatempe en Parizo, Francio mobilizos 11 mil policanojn kaj ĝendarmojn por certigi la sekurecon de la klimata konferenco en Parizo en la fino de tiu ĉi monato.

Cazeneuve diris en gazetara konferenco, ke 8 000 policanoj respondecos pri landlima kontrolado, kaj 2 800 sekurecgardistoj estos aldonitaj por certigi la sekurecon de la konferenco. Li diris, ke post la teroristaj atakoj en Parizo la franca registaro jam aranĝis 120 mil policanojn, ĝendarmojn kaj militistojn por sekurigo. Prezidento Francois Hollande deklaris plilongigi la krizostaton ĝis tri monatoj.