Obama promesas gardi kontraŭ teroristaj atakoj per ĉiuj necesaj rimedoj
  2015-11-26 15:06:37  Yu Rongkang

Por forigi la maltrankvilon de la popolo pri terorista atako dum la baldaŭa Dankodona Tago, usona prezidento Barack Obama diris merkrede en gazetara konferenco, ke la usona registaro alprenos plu ĉiujn necesajn rimedojn por malebligi teroristajn atakojn kaj malhelpi la eniron de teroristoj.

Li diris, ke renkontiĝinte kun sekretario pri enlanda sekureco kaj membroj de la teamo pri nacia sekureco, li eksciis, ke estas neniu konkreta kaj fidinda informo pri atako de teroristoj al Usono.