Jen loka bongustaĵo
Mi jam skribis en antaŭa artikolo, ke la abunda arbo-verdo en suda Ĉinio, kies plej norda ekstremo estas Ŝanhajo, Hangzhou kaj ilia ĉirkaŭa regiono, sentigas al mi grandan komforton de hejmeco. Plie mi rimarkis, ke la stilo laŭ kiu oni konstruas domojn ĉi tie estas pli familiara al mi ol tiu en norda Ĉinio, kvankam en ambaŭ kazoj oni uzas brikojn dum en Japanio oni plej ofte utiligas lignojn. Sed mi ne povas klarigi kial – por tio mi bezonos helpon de iu arkitekto.
Ni alvenis al la te-fabriko de nia hodiaŭa gastiganto. La atmosfero de la fabriko ankaŭ estas konata al mi. Mi mem ne devenis de la kamparo en Japanio, sed mia patro jes, kaj mi rememoras fojfojajn vizitojn al lia naskiĝloko, kie unu el niaj parencoj posedis fabrikon same kiel nia gastiganto. Nin bonvenigis ne nur la familianoj kaj kolegoj de la fabrik-posedanto, kiu afablis nin gastigi, sed ankaŭ lia granda hundo, kiun mi salutis per karesoj; la hundo siavice reciprokis miajn karesojn per la lekado sur mia mano. Hazarde mia parenco supre menciita siatempe ja havis samspecan hundon.
1 2 3 4 5