tearta prezento en Tetrinka Tago
Per tio finiĝis ĉiuj niaj devoj. Post la tagmanĝo estis kelkaj horoj da libera tempo. Laŭ la anticipa interkonsento kelkaj lokaj esperantistoj venis viziti min. Mi renkontis unu el ili jam en 1984. Mi povis rekoni lian vizaĝon sed ne tiun de la urbo Hangzhou. Ĝi tiom multe ŝanĝiĝis. Eble en iuj pitoreskejoj devas resti sama vidaĵo, sed bedaŭrinde ĉi-foje mi ne disponis pri sufiĉe da tempo por tiaj vizitoj. Mi devas kontentiĝi per iom da promenado en la urbocentro.
Je 6:15 vespere nia reira trajno ekiris al Pekino. Eĉ post la forveturo restas al mi klare la rememoroj pri la loko, kie oni kultivis teon. Mi ankoraŭ povas senti la venton, kiu ĝentile blovis tie, kaj ankaŭ la guston de freŝa te-folio, kiun mi hazarde, nur distre maĉis. Jam teo ne plu estos por mi produktaĵo de anonima produktanto, sed tiu de konatoj, kun kiuj mi, eĉ se por kelkaj tagoj, kune plukis la te-foliojn, manĝis, babilis kaj ridis.
1 2 3 4 5