|
|
||
Dato de la Movada Foiro en Rejkjaviko: sabato, la 20-a de julio 2013.
Ejo: en la enirhalo, teretaĝe de la kongresejo Harpa.
Komencohoro:19h00. Ekspoziciantoj rajtas veni je 18h30 por aranĝi siajn tablojn.
Financaj kondiĉoj:
Partopreno en la Movada Foiro estos senpaga.
Partoprenantoj rajtos vendi siajn proprajn revuojn; ricevi kotizojn, donacojn kaj kontribuojn; kaj akcepti mendojn kaj abonojn.
Partoprenantoj ne rajtos mem vendi librojn kaj aliajn eldonaĵojn (krom revuoj); tiuj povos esti vendataj nur de la kongresa Libroservo. Tamen eblos ekspozicii siajn eldonaĵojn kaj direkti interesatojn al la Libroservo.
Elektro kaj interreto:
Dum la Movada Foiro estos senpaga sendrata retkonekto. Notu tamen, ke elektro ne estos disponigata.
Konfirmo de mendoj:
Ĉiuj mendoj estos konfirmitaj.
Se post unu semajno vi ankoraŭ ne ricevis konfirmon, bonvolu skribi denove.
Bonvolu resendi la suban respondilon ANTAŬ LA FINO DE MAJO.
Nomo de asocio:
Nomo kaj kontaktadreso (prefere reta) de respondeculo:
Bonvolu indiki unu el la tri subaj respondoj.
1. Nia asocio deziras ricevi tablon por prezenti nian agadon dum la Movada Foiro.
2. Nia asocio NE deziras partopreni la Movadan Foiron.
3. Ni esperas partopreni la Movadan Foiron, sed ni ankoraŭ ne certas, ĉu reprezentanto de nia asocio ĉeestos la kongreson.
Bonvolu resendi jenan respondilon rete aŭ poŝte al:
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina, Italujo
anna.lowenstein@esperanto.org
(El Anna Lowenstein)
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |