Raporto pri voĉdonado kaj listo pri fortunuloj (6a ĝis 12a de januaro)
Redaktoro:Ĝoja
La 6an de januaro publikiĝis 45 konkursaĵoj kaj komenciĝis la voĉdonado por la premio "filmeto plej ŝatata de retanoj" (dek). Ĝis la 12a de januaro laŭ la pekina tempo, voĉdonis 343 retanoj, kaj nun la 10 plej ŝatataj fimoj estas laŭvire jenaj:

1 Amo Eterna de Verda Teo en Nebulo

2 Teo kaj Amo (Turkio)

3 TEO KAJ AMO – Klubo de Amikoj de Esperanto en Svitavy

4 Sinkinta Teo

5 Gu Mengchuan

6 Teo-Amo

7 Rememoro

8 Amrevo el Teo

9 Pentraĵo sur Akvo

10 Teejo de Bonaj Homoj

Nin atingis ankaŭ 166 validaj komentoj, inter ili estas distingitaj la komentoj el Olga (Rusio), Doniben (Kolombio) kaj Ba Jingke (Ĉinio). Ili spektis ĉiujn filmojn kaj serioze faris komentojn. La enhavo estas bona kaj la ideo klara.

Samtempe, nin helpis amikoj Vasil Kadifeli (Turkio), Åsa Voss (sveda/germana) kaj Weiliruby(Ĉinio). Ili korektis erarojn, liveris informojn kaj proponojn al ni teknike, enhave kaj forme. Pro ilia helpado, ni plibonigis la rubrikon.

Tial, la 6 amikoj estas niaj unuaj fortunuloj! Gratulon!

Ni ankaŭ dankas al ĉiuj amikoj, kiuj voĉdonis, komentis, subtenis, helpis……Danke al via stimulo, ni sentas nin fortaj kaj varmaj!

Do, ni kune penu!

Sube estas la komentoj el Olga, Doniben kaj Ba Jingke, kaj ni volas inviti vin kune legi kaj ĝui la momentojn kortuŝitajn.

Olga

2015-01-09 03:20:52.0

Karaj, hodiaŭ mi spektis ĉiujn 45 filmojn. Kia feliĉa mi nun estas, mi preskaŭ ploras pro la belaj sentoj. Mi komprenis, kia malgranda estas la mondo. Ĉiuj fizikaj limoj ekzistas nur en niaj kapoj. Fizika distanco ne gravas, gravas distanco inter koroj. Spektante la filmojn hodiaŭ, mi pli kaj pli konvinkiĝis, ke homoj tra la tuta mondo estas la samaj, havas la samajn sentojn, la samajn pensojn, la samajn revojn kaj strebojn. Ne gravas loĝloko, koloro de haŭto, religio, aĝo, grandeco de ŝuoj kaj kvanto de haroj sur kapo. Tio vere belas... Mi dankas organizantojn pro la konkurso. Ĝi estas ĉarma! Mi dankas la sorton, ke mi estas esperantisto kaj havas eblecon porti la tutan mondon en mia koro!

Doniben

2015-01-09 23:37:44

La plej juna krimulo de la mondo - china radio international

Kia interesa, ke kun ĉi tiu filmeto oni povas senti suspenson, ne estas simpla ama fakto. Kvankam la filmeto permesas pensi, ke tiu armilo povos esti uzata de unu el ili estontece, la povo de la teo eĉ paciigas la mondon.

2015-01-09 23:44:04

Teo kaj Amo (Kongo Kinŝasa)

Bele vidi kiel nature Esperanto estas la lingvo de ĉi tiu universo. En la komenco de la filmo tio surprizigas min, ke en kongo la esperantistaro estas forta, amuza kaj granda. Tamen, la fino, mi pensas, ke ĝi povintus esti plej bona. Mi elkore gratulas al Alexandrine pro ĉi tiu Atingo.

2015-01-10 04:07:26

La sekreto de la feliĉo

Bela Mesaĝo kara Juliana!

2015-01-10 07:52:56

TEO KAJ AMO – Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy

Simple: Mi vilas iri tien!/ 很简单我很想去那里。

ba jingke

2015-01-10 20:51:39

评论内容:茶影/ Ombro de teo内容不错,在国产片里算上乘.Bona filmo farita de ĉinoj

2015-01-10 21:01:35

归来/ La Mirinda Teskatolo

本片没有一句台词,但是通过片子的进行,使人完全可以理解内中的含义,深沉,令人思考.是一部很好的作品.

La filmo senpalora, sed komprenebla kaj pensiga.

2015-01-10 21:20:32

好人茶馆/ Teejo de bonaj homoj

片子镜头很好,取景很漂亮.内容也不错.原创世界语配音解说.扣题.

La bildoj belaj, enhavo bona kaj paroloj Esperantaj. La filmrakonto bone ligiĝas kun la temo.

2015-01-10 21:36:00

茶与爱情: 世界的色彩/ Teo kaj amo: Koloro de l' mondo

美妙的音乐,美好的画面,美丽的爱情,伴随着茶,很有特色.

Mirinda muziko, belaj bildoj kaj ĉarma amo kun teo. Ĝi estas aparta filmo.

2015-01-10 21:41:32

茶与爱情 (刚果 金沙萨)/Teo kaj Amo (Kongo Kinŝasa)

本片由非洲人直接用世界语对话,演出的,以前不能直接看到他们的演出,都是配音,翻译.尽管语调稍微有点和我们不一样.但还是很亲切,也很幽默,看出非洲人的豪放,直率,虽然感到他们男女现爱太快了,但还是能够接受,不感到作假.很好

Afrikanoj rekte dialogis esperante. Antaŭe mi spektis filmojn afrikajn dublitajn. Ĉi-foje mi unufoje aŭdis ilian parolon, kvankam la tono estas malsama, sed mi bone sentas ilian varmon kaj humuron. Kvankam la amo naskiĝis ege rapide, tamen tute nature. Tial mi laŭdas la filmon.

Kaj venontmerkrede publikiĝos la venonta raporto kaj listo de fortunuloj! Bonan ŝancon!