Raporto pri voĉdonado kaj listo pri fortunuloj (13a ĝis 20a de januaro)
Redaktoro:Ĝoja

Lastan semajnon nin atingis voĉoj 1008, kaj de la komenco de nia voĉdonado (la 6an de januaro) ĝis la 20a de januaro sume estas 1351 voĉoj. Nun la 10 plej ŝatataj fimoj estas laŭvice jenaj:

1 Amrevo el Teo

2 Amo Eterna de Verda Teo en Nebulo

3 Sinkinta Teo

4 Pentraĵo sur Akvo

5 Teo kaj Amo (Turkio)

6 TEO KAJ AMO – Klubo de Amikoj de Esperanto en Svitavy

7 Teejo de Bonaj Homoj

8 Rememoro

9 Gu Mengchuan

10 Lotusofloro disvolviĝu Budho aperu

Nin atingis ankaŭ 407 validaj komentoj en la lasta semajno, kaj la totala sumo de la komentoj atingis 573. La komentoj estas skribitaj en lingvoj korea, turka, portugala, hispana, angla, ĉina, itala, rusa, ĉeĥa kaj slovaka kaj en Esperanto.

Kaj la fortunuloj estas sinjorino Zhong Xiuli (Ĉinio), sinjoro Hu Xiaogang (Ĉinio), Ana (Argentino) kaj Walter (nekonata lando).

Je 2015-01-15 22:50:23.0 Zhong Xiuli komentis pri la konkurso:

关于茶,举办这样的世界性比赛,非常有利于让各国人们对茶、茶文化、茶的发展历史的了解,对推进饮茶有利于非常有积极意义
La konkurto utilas al kompreno pri diverlandaj tekulturoj, historioj kaj kutimoj, kaj estas signifodona por disvastigi tetrinkadon.

Je 2015-01-16 06:39:04 Ana komentis pri la filmo "Kuntrinnkado de teo akvumado de amfloro l

Refleja la unión y la frescura y simpleza del amor desde el compartir una taza de te en el diario vivir.
Ĉe taso da teo en ordinara vivotago, same kiel ĉe amo, flariĝas simple delikata odoro, sed poste gustumiĝas forta aromo.

Samideano Walter faris komentojn respektive pri 3 filmoj:

Je 2015-01-17 06:14:12 pri la fimo Teo kaj Amo (Kongo Kinŝasa)
Tre amuza kaj sprita filmo. Por substreki la festan etoson, je la fino estus bele pli da muziko.

Je 2015-01-17 06:16:20 pri la filmo Teo kaj Amo (Brazilo)
Simpatia kaj plaĉa filmeto!

Je 2015-01-17 06:49:37 pri la filmo Amo Eterna de Verda Teo en Nebulo
Interesa historio, bravaj aktoroj, bonege farita kaj tute vidinda filmo!

Je 2015-01-17 12:37:41.0 Hu Xiaogang faris komenton pri la filmo Teo kaj Amo (Turkio)
很不错啊,首先学到了不少茶的知识,虽然中国有各种各样的茶,很各种各样的欣赏茶的方法-茶艺。但是各国都有很多的特点和优点,我现在知道土耳其人的喝茶方式,甚至比中国人还要普及的喝茶习俗。这一点很让人有好感,世界之大,还是要多走走,多看看,多交流,多互相学习,这个世界才会更加美好,更加进步,更加温馨。例如那段已经有17年的爱情,不是很好很幸福吗谢谢作者的思考和实践,使我们有了更广阔的视野,谢谢!
Estas bona filmo. El ĝi mi lernas sciojn pri teo. Nun mi konas la trinkan metodon de turka teo. La mondo estas granda, ni devas vojaĝi eksteren kaj multe interŝanĝi opiniojn kun alilandaj amikoj por plibonigi la mondon. La 17-jara amo estas profunda kaj kortuŝita. Dankon al la aŭtoro.

Gratulon al la 4 amikoj! Dankon al vi, ĉiuj!

Kaj venontmerkrede publikiĝos la venonta raporto kaj listo de fortunuloj! Bonan ŝancon!