Raporto pri voĉdonado kaj listo pri fortunuloj (21a ĝis 27a de januaro)
Redaktoro:Ĝoja

Lastan semajnon nin atingis voĉoj 198, kaj de la komenco de nia voĉdonado (la 6an de januaro) ĝis la 27a de januaro estas 1549 voĉoj sume. Nun la 10 plej ŝatataj fimoj estas laŭvice jenaj:

1 Amrevo el Teo

2 Amo Eterna de Verda Teo en Nebulo

3 Sinkinta Teo

4 Teo kaj Amo (Turkio)

5 Pentraĵo sur Akvo

6 Teejo de Bonaj Homoj

7 Rememoro

8 TEO KAJ AMO – Klubo de Amikoj de Esperanto en Svitavy

9 Gu Mengchuan

10 La Mirinda Teskatolo

Alvenis ankaŭ 134 validaj komentoj en la lasta semajno, kaj la totala sumo de la komentoj atingis 707. La komentoj estas skribitaj en lingvoj korea, turka, portugala, hispana, angla, ĉina, itala, rusa, ĉeĥa, slovaka kaj germana kaj en Esperanto.

Ĉeĥaj amikoj 87-jaraĝa Jindro kaj 80-jaraĝa Pavol estas la plej aĝaj voĉdonintoj. Ili donis al nin la senton: vin junigu Teo kaj Amo!

Slovaka amiko Peter Baláž faris komenton pri la filmo "Teejo de bonaj homoj" je 2015-01-21 00:43:42.0:

"Bonega ideo la konkurso! Kaj pluraj bonaj kontribuoj. Mi salutas la ĉinajn E-istojn kaj rememoras belan tempon pasigitan en Ĉinio!"

Kaj ĉina amiko Pan Jiping komentis la filmon "Gu Mengchuan" je 2015-01-20 23:35:35.0:

"首先要感谢主办方举办这次活动,作为爱茶人通过这些微电影更加深刻地了解茶的内涵以及茶文化的魅力。顾梦川这部影片让我更深地了解泡茶用水的讲究,而且顾梦川扮演者自然到位的表演酷似专业演员,让人看着舒坦。再次感谢这个平台,希望以后多举办各类弘扬茶文化的活动。期盼"
Unue mi dankas al la organizantoj. Kiel te-amanto mi pli profunde komprenas enhavon kaj ĉarmon de tea kulturo post spekto de filmoj. Inter ili, la filmo "Gu Mengchuan" sciigis min pri la grava ludo de akvo en teo. Ankaŭ la amatoraj aktoroj ludis profesie. Refoje mi dankas al la organizantoj. Mi esperas, ke aperos pli da agoj por plivastigi tean kulturon.

Gratulon al la 4 amikoj!

Dankon al vi, ĉiuj!

Kaj venontmerkrede publikiĝos la venonta raporto kaj listo de fortunuloj! Bonan ŝancon!