Rusa amikino Olga ricevis donacon "La 12 Simbolaj Bestoj"
Redaktoro:Ĝoja

Unu el la unuaj fortunuloj, rusa samideanino Olga sendis al ni mesaĝon je 28-01-2015 19:02. Jen la mesaĝo kun la foto.

"Karegaj!

Hodiaŭ en mia poŝtkesto mi trovis vian koverton!!!

Mi ne povas esprimi sentojn, kiujn mi havas nun, rigardante al belaj ĉinaj bestoj. Ŝajnas, ke mi sentas iun miksaĵon el dankemo, admiro, amikeco kaj amo!

Mi sentas spiriton de Ĉinio en ĉiuj linioj de la ornamitaj bestoj. Mi estas feliĉa. El tiuj feliĉaj momentoj konsistas la vivo! Do vi ege feliĉigis mian vivon! Mi fariĝis riĉa kulture kaj anime!

Grandan koran dankon!

Via Olga el Rusio."

Ni kunfeliĉas kun vi, kara Olga!
Ni esperas, ke la konkurso ne nur estos konkurso, sed ankaŭ feliĉigos ĉiujn amikojn!