Statistikaj ciferoj pri paĝoj de konkursaĵoj
Redaktoro:Ĝoja

Laŭ statistika softvaro Adobe Marketing Cloud, post surretiĝo de la 45 mallongaj filmoj de la 6a de januaro ĝis la 28a de februaro, la PV (nombro de paĝoj legitaj) estis 30371, la V (nombro de vizitantaro) 17566 kaj la UV (nombro de apartaj vizitantoj) 14794.

Cetere, laŭ statistiko de la entrepreno Apple Inc, la 14an de januaro la 45 filmoj ekvideblis en Podkasto iTunes (iTunes Podcast). De tiam ĝis la fino de februaro la PV en Ĉinio estis 29476, la nombro de surretaj spektoj 21099, la nombro de elŝutoj 13162 kaj la nombro de mendantoj de la programero "Teo kaj Amo" 3249.