Raporto pri voĉdonado kaj listo pri fortunuloj
Redaktoro:Li Lu

(de la 11a ĝis la 17a de marto)

Lastan semajnon nin atingis voĉoj 16, kaj de la komenco de nia voĉdonado (la 6an de januaro) ĝis la 3a de marto estas 2303 voĉoj sume. Nun la 10 plej ŝatataj fimoj estas laŭvice jenaj:

1 Amo Eterna de Verda Teo en Nebulo

2 Amrevo el Teo

3 Sinkinta Teo

4 Pentraĵo sur Akvo

5 Teo kaj Amo (Turkio)

6 Teejo de Bonaj Homoj

7 Rememoro

8 TEO KAJ AMO – Klubo de Amikoj de Esperanto en Svitavy

9 Gu Mengchuan

10 La Mirinda Teskatolo

Alvenis ankaŭ 16 validaj komentoj en la lasta semajno, kaj la totala sumo de la komentoj atingis 942. La komentoj estas skribitaj en lingvoj korea, turka, portugala, hispana, angla, ĉina, itala, rusa, ĉeĥa, slovaka,germana kaj en Esperanto.

Retano Huang Bin kaj argentina samideano Adrián estas la fortunuloj ĉi-semajnaj.

Huang Bin faris komenton pri la konkurso:

"让茶文化走进普通百姓家,中国的茶,世界来分享。"

Dank' al la konkurso tekulturo estas montrata al ordinaraj familioj. La mondo ĝuas la ĉinan teon."

Kaj argentina samideano Adrián skribis jene pri la konkurso:

Tiu ĉi konkurso estas bonega ilo por pliriĉigi la esperantistan filmkulturon kaj bone agas kiel ponto inter diversaj kulturoj.

Gratulon al ili!

Kaj venontmerkrede publikiĝos la venontaj raporto kaj listo de fortunuloj! Bonan ŝancon!