Raporto pri voĉdonado kaj listo pri fortunuloj (de la 18a ĝis la 25a de marto)
Redaktoro:Ĝoja

Lastan semajnon nin atingis voĉoj 4, kaj de la komenco de nia voĉdonado (la 6an de januaro) ĝis la 25a de marto estas 2307 voĉoj sume. Nun la 10 plej ŝatataj fimoj estas laŭvice jenaj:

1 Amo Eterna de Verda Teo en Nebulo

2 Amrevo el Teo

3 Sinkinta Teo

4 Pentraĵo sur Akvo

5 Teo kaj Amo (Turkio)

6 Teejo de Bonaj Homoj

7 Rememoro

8 TEO KAJ AMO – Klubo de Amikoj de Esperanto en Svitavy

9 Gu Mengchuan

10 La Mirinda Teskatolo

Alvenis ankaŭ 5 validaj komentoj en la lasta semajno, kaj la totala sumo de la komentoj atingis 947. La komentoj estas skribitaj en lingvoj korea, turka, portugala, hispana, angla, ĉina, itala, rusa, ĉeĥa, slovaka,germana kaj en Esperanto.

Retano Ángel Arquillos, Marijus Banaitis, Chen Weiyuan, 민세나kaj Liu Gang estas la fortunuloj ĉi-semajnaj.

Ángel Arquillos faris komenton pri la filmeto "Teo kaj amo: Koloroj de l' mondo":
La kanzono estas bunta, moderna kaj bela donaco por anamiĝintoj kaj sentemaj homoj. Mi ege gratulas la aŭtoron, ĉar mi sentis ion speciala dum la aŭskultado kaj vekis mian inspiron por verki poemon.

Marijus Banaitis komentis la filmeton "Teo kaj amo: Koloroj de l' mondo":
Teo, amo (kaj kanto) - povas konsoli kaj igi nin feliĉajn. Kaj Esperanto povas esti amuza - jen simpla kaj klara ideo, ke komunikado en Esperanto igas homojn feliĉaj. Bela kanto kaj muzika videofilmo.

Chen Weiyuan faris komenton pri la filmeto "Teo kaj Amo (Turkio)":
朴实无华,娓娓道来,既展示了中土两国的"茶"异,又通过一对异国情侣相互热爱对方及对方的茶道,说明了茶无国界,爱无国界。 Estas simpla rakonto, kiu montras kaj diferencon tekulturan inter Turkio kaj Ĉinio, kaj saman senliman teon kaj amon.

민세나faris komenton pri la filmeto "Teo kaj Amo (Turkio)":
우아 아주 좋아요!저도 터키 키 터키 가봐서 마셧는데 너무 맜있더라고요. 역시 터키티는 대화의 기술!
Tre bona filmeto. Mi trinkis teon en Turkio, ĝi estas ege bongusta. Oni babilas kaj kunvenas kun teo en Turkio.

Kaj Liu Gang skribis jene pri la filmeto "Teo kaj Amo (Turkio)":
影片拍的朴实无华,从中感受到了中国茶文化对世界文明的影响以及与其他文化的融合。
La filmo estas simpla kaj el ĝi mi konas la influon de la ĉina tekulturo al la mondo kaj kuniĝon kun alia kulturo.

Gratulon al ili!