Rezulto de la premio "filmeto plej ŝatata de retanoj" (dek) kaj listo pri fortunuloj (de la 26a ĝis la 31a de marto)
Redaktoro:Ĝoja

Lastan semajnon nin atingis voĉoj 28, kaj de la komenco de nia voĉdonado (la 6an de januaro) ĝis la fino la 31an de marto estas 2335 voĉoj sume. La rezulto de la 10 plej ŝatataj fimoj estas laŭvice jenaj:

1 Amo Eterna de Verda Teo en Nebulo

2 Amrevo el Teo

3 Sinkinta Teo

4 Pentraĵo sur Akvo

5 Teo kaj Amo (Turkio)

6 Teejo de Bonaj Homoj

7 Rememoro

8 TEO KAJ AMO – Klubo de Amikoj de Esperanto en Svitavy

9 Gu Mengchuan

10 La Mirinda Teskatolo

Alvenis ankaŭ 20 validaj komentoj en la lasta semajno, kaj la totala sumo de la komentoj atingis 967. La komentoj estas skribitaj en lingvoj korea, turka, portugala, hispana, angla, ĉina, itala, rusa, ĉeĥa, slovaka,germana kaj en Esperanto.

La retanoj Jan Duda, Wang Xueying,Jacob,Chen Jianxin, weiliruby,Pessoas Boas,Irinakaj Juan estas la fortunuloj ĉi-semajnaj.

Jan Duda faris komenton pri la konkurso:
Mi salutas ĉiujn, kiuj akceptas la inviton trinki en amika kunesto teon por esprimi la amikecon kaj pacon inter la homoj en la tuta mondo. Jan,cz.

Wang Xueying faris komenton pri la filmeto "La Mirinda Teskatolo":
很精致,很感人
Ĝi estas delikata kaj kortuŝita.

Jacob komentis la filmeton "Teo kaj Amo (Turkio):
Real story ,perfect film.作为这一家人的朋友,我见证过他们可爱,幸福的生活。在此祝这对儿跨国婚姻模范永远幸福!
Ĝi estas reala rakonto kaj perfekta filmo. Kiel amiko de la familio, mi atestis ilian amindan kaj feliĉan vivon. Mi bondeziras al la geedzoj esti feliĉaj por ĉiam!

Ankaŭ Chen Jianxin komentis la filmeton "Teo kaj Amo (Turkio):
此微电影短小精悍,单刀直入切入主题,把异国风情土耳其的茶道展现给了世界,让我们一下就了解了伊斯兰民族的茶文化。接着又展示了土中结合的家庭入乡随俗,中国主妇爱情牵线把中国茶与土耳其茶完美的结合,体现了古老丝绸之路中土文化中茶的魅力。
La mallonga filmo konvenas al la temo kaj montras la turkan tekulturon. El la flimo ni konas la islaman nacion. La amo inter ĉinio kaj turkio perfekte enkorpigas la kombinon de teo ĉina kaj turka teoj kaj la ĉarmon de ĉina kaj turka kulturoj sur la antikva silka vojo.

Weiliruby faris komenton pri la filmeto "Teo-Amo":
非常精彩的微电影。定格动画很适合它的风格,配乐也很有趣。 用两只杯子的表情来表现一对情侣的喜怒哀乐,有趣又可爱。 在看到两只杯子一只被扫下、一只主动跳下桌子,并传来碎裂声时,我以为不得不接受一个悲伤的结局了,幸好,两只杯子很幸运,只是受了点皮外伤。 看后想到了今年奥斯卡最佳动画短片Feast。这两部短片都是通过宠物或物品来表现主人的爱情故事,片中的非人类比人类显得更加可爱,并感情丰富。
Estas tre bona filmeto. Per vizaĝesprimo de du tetasoj la aŭtoro montras amvivon de paro, interese kaj aminde. Spektante, ke unu el la du tetasoj defalis de la tablo kaj la alia mem desaltis, mi opiniis, ke la fino estos trista. Sed feliĉe la du tetasoj ne estis rompitaj, nur ete vunditaj. Ankaŭ la filmeto titolita Feast, kiu gajnis kurantjaran premion de Oscars, rakontis simile.

Brazila Pessoas Boas komentis la filmeton "Teo kaj Amo: Riveron de poezio"
A fusão entre o Chá, o amor e o rio da poesia ficou incrível. Também achei que esse vídeo poderá ser aproveitado para um longa metragem, pois a cena em que o poema é entregue ao rio ficou algo muito belo.
可以把那个短片拍成一个长一点的电影,因为那条河非常美。Mi proponas, ke la aŭtoro longigu kaj riĉigu la filmon, ĉar la rivero estas ege bela.

Rusa Irina faris komenton pri la filmeto "Teo kaj Amo (Rusio)"
Актеры замечательны! Режиссер-великолепен !
Aktoroj estas tre bonaj! Reĝisoro estas bravulo!

Juan faris komenton pri la filmeto "Kuntrinkado de teo akvumado de amfloro"
Felicitaciones chicos. Conozco su pasión por la cultura china y el té! Les doy mi voto. Su video deja un buen mensaje y une el té, el amor, China y la cultura argentina.
Gratulon! Mi bone sentas en la flimo, ke ili amas ĉinan kulturon kaj la tean kulturon! Mi voĉdonis por la filmo, ĉar ĝi dissendis mesaĝon de teo kaj amo kaj de rilatoj inter la kulturoj ĉina kaj argentina.

Nun finiĝis la voĉdono por la premio "filmeto plej ŝatata de retanoj" (dek). Koran dankon pro via partopreno kaj subteno! Kaj okazos la premidona ceremonio antaŭtagmeze de la 19a de aprilo en la urbo Hangzhou, ni raportos por vi!