Vizitu Forumon

Prezento pri Xi'an, starta punkto de la antikva Silka Vojo

(GMT+08:00) 2014-06-30 17:39:01     Redaktoro:Ĝoja

La urbo Xi'an situas en la provinco Shanxi, nordokcidenta Ĉinio. Ĝi abundas je diversspecaj produktaĵoj kaj estas unu el la ĉefaj luliloj de la antikva civilizacio de la Flava Rivero de Ĉinio. En la gubernio Lantian apud tiu loko oni iam eltrovis la ruinon de prahomoj vivintaj antaŭ 500 miloj ĝis miliono da jaroj.

Dum 1062 jaroj, la urbo Xi'an servis kiel la politika centro de la antikva Ĉinio. Historie, sume dek unu dinastioj respektive prenis ĝin kiel la ĉefurbon. En la dinastio Tang, pro granda progreso de la socia ekonomio, la urbo senprecedence prosperiĝis, kaj la nombro de ĝiaj loĝantoj superis 800 mil. Tiam, ĝi estis ne nur centro de la tuta lando, sed ankaŭ fama metropolo konata en la mondo.

Antikvaj ĉinaj projektistoj montris altan lertecon kaj majstrecon en konstruado de la urbo Xi'an ( tiam ĝi nomiĝis Chang'an ), bonorda vertikale kaj simetria horizontale. La imperiestra palaco troviĝis en la centro de la norda parto de la urbo, imperiestra urbo, sude de la palaco, kaj ekstera urbo kvadrate dividiĝis de dek unu suda-nordajn stratojn kaj 14 orient-okcidentajn stratojn. Kaj ĉiu kvadrato estis nomata "Fang" . En la urbo estis sume 110 kvadrataj kvartaloj kun muroj kaj pordoj fermeblaj laŭbezone.

En la dinastio Tang, la urbo Xi'an estis internacia metropolo, kie kolektiĝis diverslandaj diplomatoj, diplomatiaj senditoj el Japanio, alilandaj studentoj kaj ankaŭ diverslandaj muzikistoj, dancistoj, pentristoj kaj similaj.

Komercistoj venintaj el la okcidenta regiono plejparte loĝis en la okcidenta urbparto. Oportune al ilia komerca aktivado, persoj starigis tie persan komercejon, kiu fakte estis internacia banko en la tempo de la dinastio Tang.

La dinastio Tang estis flora periodo ankaŭ de la ĉian klasika poezio. Estante la ekonomia kaj kultura centro, Xi'an altiris al si multajn literatorojn kaj poetojn, kiuj frekventadis la urbon kaj lasis tie multe da brilaj verkoj.

Urba Simbolo de Xi'an –- Sonorila Turo

En la antikveco, oni anoncis la horon per sonorilo kaj tamburo. Pro tio, en tiu tempo vidiĝis sonorila turo kaj tambura turo preskaŭ en ĉiu urbo. Tage horanoncis sonorilado, kaj nokte tamburado.

La sonorila turo de Xi'an estis konstruita en la jaro 1384. Ĝi altas je 36 metroj, kun la tradicia kvadrata figuro el ligna strukturo.

150 metrojn okcidente de la sonorila turo troviĝas la tambura turo konstruita en la jaro 1380. En la turo pendas granda tamburo. La turo estas oblonga, alta je 34 metroj, kaj ĝia tuta surfaco areas je 1842 kvadrataj metroj. Sur la turo oni povas ĝui la urban panoramon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto