Vizitu Forumon

Saluta mesaĝo de Stefan MacGill, Vicprezidanto de UEA

(GMT+08:00) 2014-08-15 12:57:36     Redaktoro:Ĝoja

Nome de UEA mi kore salutas la unuan azian seminarion de nia nova programo pri Aktivula Maturigo (AMO). Grandas kaj urĝas la bezono en nia komunumo por pli kapablaj agantoj sur ĉiaj terenoj de informado, organizado kaj klerigo. UEA lanĉis la programon por preni gvidan rolon pri trejnado; la entuziasma reago estis tuja. La programo ekfunkciis antaŭ nur kvar monatoj, kaj jam okazis tri seminarioj en du kontinentoj. Dank' al via iniciato, ni aldonas jam nun trian kontinenton. Ĝis la jarfino estos okazintaj jam sep seminarioj en kvar kontinentoj.

Vi arigis laŭdindan kolekton da gvidantoj, via temaro estas vasta kaj sendube traktas tion, kio al vi en Azio plej gravas – UEA prave lasis al vi grandan liberecon en la decidoj pri la enhavo. Restas nur deziri aktivan partoprenon de la seminarianoj, kun multaj ebloj por diskutado kaj kun espereble (kiel okazis en AMO-2 en Kanado) meĥanismoj por partoprenintoj iel plue kunlabori post hejmeniro por realigi ideojn kaj projektojn, kiuj naskiĝas dum la seminario. Ĉu vi starigu novajn konstantajn laborgrupojn (kiel en Kanado), ĉu vi laboros pere de ekzistantaj strukturoj, ekz. tiuj de KAEM – ni lasas al vi decidi. Ni fidas, ke vi poste laboros kune kun ni en UEA pri la afiŝigo de seminariaj tekstoj kaj rezultoj. Mi atendas ricevi tuj post la fino de la seminario koncizan raporton, se eble kun bonaj fotoj. Mi persone estos tiam gvidanta la sekvan AMO-seminarion en Italio, sed de tie mi distribuos vian raporton vaste tra la mondo.

Ni gratulas al la organizantoj, kaj dankas al ili pro la konsiderinda laboro jam farita. Ni aŭdis, ke jam cirkulas planoj okazigi iam en 2015 plian AMO-seminarion en alia lando de Azio; via propono estos bonvena. Intertempe, ĝuu la nunan seminarion; estu ĝi utila kaj sukcesa!

Stefan MacGill, Vicprezidanto de UEA
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto